Šiauliai
Šiauliai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Šiauliai |
Komunumo: | Urba Komunumo Šiauliai |
Nombro de loĝantoj: | 130 587 (stato 2005) |
Alteco super marnivelo: | 151 m |
Internacia telefona prefikso: | (+370) 41 |
Koordinatoj: | 55° 55′ norde, 23° 18′ oriente |
Šiauliai - prononco lau IFA ʃʲɛʊˈlʲɛɪˑ, aŭskulti, esperantlingva pli-malpli-prononco Ŝoŭlej respektive Ŝaŭlej - estas urba komunumo en la nordo de Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. En 2005 la urbo havis iom pli ol 130 000 loĝantojn.
Geografio
La urbo situas proksimume 120 km sudokcidente de la latva ĉefurbo Rigo kaj 190 km nordokcidente de la litova ĉefurbo Vilno.
Esperanto
En 2007 okazis en Šiauliai la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.