Komunumo Švenčionys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Švenčionys
blazono de Švenčionys situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno)
subdistrikta komunumo: Švenčionys
nombro de loĝantoj: 33 200 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 5 700 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1692 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 387
koordinatoj: 54° 46' norde, 24° 38' oriente

Švenčionys estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi unu el tri plej grandaj urbetoj, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 84 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, proksime al la limo al Belarusio. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 33 200 loĝantojn, el tio la urbo mem 5 700. Laŭ nombro da loĝantoj ankoraŭ iom pli grandaj estas du pliaj urboj de la komunumo, Švenčionėliai kun 6 900 enloĝantoj kaj Pabradė kun 6 500.

Historio

Jam dum la 13-a jarcento la urbo estis la koro de historia regioneto kun la nomo "Nalšia", kiu situis en la pleja nordoriento de Litovio kaj limis kun la teritorio konkerita fare de la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj norde - en kaj pri la regiono dum la mezepoko pli ofte okazis akraj bataloj. Dum la 15-a jarcento en la regiono la litova grandduko Vytautas setligis tatarojn, kiuj estis talentaj artmetiistoj, kaj pro ili Švenčionys iĝis unu el la gvidaj mezepokaj artmetiistaj centroj de Litovio.

Dum 1800 la urbo ricevis formalajn urbajn rajtojn. 12 jarojn pli poste, dum 1812 ĝin travojaĝis la armeo de Napoléon Bonaparte survoje al provo konkeri Rusion, kaj Lev Tolstoj mencias la urbon en sia romano "Milito kaj Paco".

Dum la jaro 1883 en la urbo ekfunkciis - en Litovio siatempe unika - fabriko por prilaboro de sanigaj herboj; dum 1928 en la urbo aldoniĝis dua tia fabriko.

Rilatoj al Esperanto

Parto de la komunumo estas la loĝloko Kaltanėnai. Tie en 1967, samtempe kun la 9-a Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-9) en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan esperantistan tendaron en Litovio, kiu en la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj