Vakajamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŭakajama (urbo))
Vakajamo
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • japana ĉirkaŭburga urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
gubernio gubernio Vakajamo
Poŝtkodo 640-8511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 353 299  (2021) [+]
Loĝdenso 1 692 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 14′ N, 135° 10′ O (mapo)34.230361111111135.17075Koordinatoj: 34° 14′ N, 135° 10′ O (mapo) [+]
Areo 208,85 km² (20 885 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Vakajamo (Japanio)
Vakajamo (Japanio)
DEC
Vakajamo
Vakajamo
Situo de Vakajamo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wakayama, Wakayama [+]
vdr

WakayamaVakajamo (japane 和歌山市 [ŭakajama-ŝi]) estas urbo en la regiono Kansajo de Japanio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma gubernio Vakajamo. La urbo situas en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en Vakajamo vivis 353 299 loĝantoj sur areo de 208,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 692 loĝantoj/km². En 2004, kiam Sumitomo-Ŝtalo movis multe da sia laboro al Ĉinio kaj la loka ekonomio malfortiĝs, estis ankoraŭ 386 501 loĝantoj. La ŝtalaj uzinoj reduktiĝis, kaj parto de la industrio fermis tute en 2004. Tamen ekologie la vivado en la urbo profitis de la reduktiĝo de ŝtalaj uzinoj.

la rekonstruita kastelo
kabo Saikazaki
ĝardeno Bandoko

La teritorio havas komunan limon kun Kainan, Kinokawa, Iwade, Hannan kaj Misaki.

Vakajamo okupas 209,20 km², 4% el la tera areo de la gubernio, kaj enhavas 40% el la loĝantaro. La urbo fondiĝis je la 1-a de aprilo 1889. Ĝi situas ĉe la norda limo de la gubernio, apud Osako. La sudo estas plejparte kampara.

La urbon duonigas la rivero Kinokaŭa. En la centro de la urbo estas moderna repliko de kastelo Vakajamo, detruita dum la dua mondmilito kaj rekonstruita sur Monto Torafusu (kies nomo devenas el "tigro sur sia flanko") ene de centra parko. Dum la Edo-periodo, la Kiŝu-Tokugaŭa'j daimioj regis el la kastelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]