Blua teo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuirarto > Teo


Ŭulong-teoj estas inter la plej famaj teoj, kune kun nigraj teoj. Oni ankaŭ nomas ilin Bluverdaj Teojduonfermentintaj teoj.

Farado

Ŭulong-teoj estas faritas ĉefe en Ĉinio kaj Tajvano. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj kaj ĉifitaj (mane aŭ maŝine), por ke la suko iom eliru la foliojn. Poste, la foliojn oni lasas en varma ejo, por ke ili iom oksidiĝu pro la oksigeno kaj la suko. Tio ŝanĝas la koloron de la folioj el verda al bruna, kaj ankaŭ ŝanĝas la guston. Oni poste tre varmigas ilin, por haltigi la oksidadon kaj por sekigi la foliojn.

Preparado

Tiuj teoj povas esti preparataj kiel oni deziras (vidu ĉe Teo por teceremonioj), sed plej bonas la teceremonio Gong Fu Cha. Efektive, tiuj teoj postulas tre varman akvon, je 95 °C: tio estas la kaŭzo de uzado de Gong Fu Cha, ĉar ĝi konservas la varmon sufiĉe longe, por ke la gusto kaj odoroj (jes, multe diversaj odoroj) eliru la foliojn.

Tuj post la servo de la teo en taso, kiam oni malplenigas ĝin, oni povas senti la diversajn kaj sinsekvantajn odorojn en ĝi (Gong-Fu-Cha-aj teserviloj kaj tasoj necesas). Ofte, la odoroj ŝanĝiĝas je ĉiuj 10-20 sekundoj. La plej ofte sentataj odoroj estas tiuj de kuko, kokosnukso, banano, vanilo, orkideo, ktp.

La gustoj de tiu te-specoj ankaŭ estas tre diversaj kaj malsamaj: pajlo, kuko, fruktoj, floroj... kaj ofte miksitaj.

Ŭulong-Teoj

  • Tie Kuan Yin [Tje Kŭan Jin] eble estas la plej fama Ŭulong-teo. La nomo signifas "teo de la fera deino de miserikordo".