Alfa Centaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Α centauri)
Simulata hipoteza pejzaĝo sur iu planedo kun la duopa stelo en la ĉielo
Simulata hipoteza pejzaĝo sur alia planedo kun la duopa stelo en la ĉielo
Pozicio de Alfa Centaŭro

Alfa Centaŭro, latine: Alpha Centauri, α Cen, estas la plej brila astro en la konstelacio Centaŭro kaj la plej proksima stela sistemo al Sunsistemo. Ĝi estas stela sistemo konsistanta el tri steloj: Alfa Centaŭro A, Alfa Centaŭro B kaj Proksima Centaŭro.

La sistemo enhavas ankaŭ almenaŭ unu Ter-grandan planedon, Alfa Centaŭro Bb, la plej proksiman konatan ekstersunsisteman planedon al Tero. Ĝia minimuma maso estas proksime 113% de la Tera maso[1] kaj orbitas Alfan Centaŭron B kun periodo de 3,236 tagoj.[2] Ĝi orbitas en la distanco 0,04 AU (6 milionoj km)[1] kaj havas taksatan surfacan temperaturon de almenaŭ 1500 Kelvinoj (proksimume 1200 °C), kiu estas tro varma por subteni vivon.[3]

Alfa Centaŭro A kaj B[redakti | redakti fonton]

A kaj B formas duopan stelaron; ili orbitas unu ĉirkaŭ la alia kun periodo de 80 teraj jaroj kaj havas inter si mezan distancon de 23 AU, iom pli ol tri lumhoroj, iom pli ol la distanco inter la Suno kaj Urano. Ilia orbito estas tre elipsa, kun minimuma distanco de 11,2 AU kaj maksimuma de 35,6 AU. Ilia distanco de la Suno estas proksimume 4,36 lumjaroj.

Videbla magnitudo[redakti | redakti fonton]

La duopo AB havas videblan magnitudon de preskaŭ 0; do, kune ili brilegas.

Kun videbla magnitudo de -0,01, brilega Alfa Centaŭro A estas tipo G2 V, kiel nia Suno. Alfa Centaŭro B estas tipo K1 V kun videbla magnitudo de 1,33; do, ĝi estas malpli brila ol A. Proksima Centaŭro aŭ alinome Alfa Centaŭro C estas tipo M5 Ve aŭ M5 VIe, malbrile kun la videbla magnitudo de 11,05.

Kune la triopo, Alfa Centaŭro A,B, kaj C, estas en la Tera ĉielo la trie plej brila stelo, ne inkluzive de nia Suno, post unue Siriuso kaj due Kanopuso.

Proksima Centaŭro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Proksima Centaŭro.

Proksima Centaŭro estas iom pli proksima al la Suno ĉe 4,22 lumjaroj. Ĝi estas ruĝa nano, multe malpli hela ol A kaj B, kaj distancas de tiuj ĉirkaŭ 13 000 AU aŭ 75 lumtagoj aŭ 0,21 lumjaroj. Povas esti, sed ne certas, ke ĝi orbitas ĉirkaŭ la sistemo AB; se tiel, la orbita periodo estas ĉirkaŭ duona miliono da jaroj.

Alinomoj[redakti | redakti fonton]

Ofta alinomo de Alfa Centaŭro estas Rigel KentaurusRigil Kentaurus, kiu signifas "piedo de la centaŭro"; RigelRigil devenas de la araba vorto por "piedo". Tiun nomon ne konfuzu kun RigelRigil en la konstelacio Oriono. Rara alinomo de Alfa Centaŭro estas Toliman el la araba vorto por "strutoj". Pli rara alinomo estas Bungula, probable el la latina vorto por "hufo".

Planedoj[redakti | redakti fonton]

Konfirmitaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Artista imago pri la planedo orbitanta la stelon Alfa Centaŭro B

La 16-an de Oktobro 2012 esploristoj anoncis detekton de Ter-masa planedo en la orbito de la stelo Alfa Centaŭro B.[4][5][6] Estis bezonata super tri-jara observado.[1] La planedo estas ekster la loĝebla zono, ĉar ĝi orbitas tro proksime al sia stelo, nur 0.04 AU kun la periodo 3.236 tagoj. Surfaca temperaturo estas malfacile divenebla pro nekonata albedo de la surfaco kaj nesciado pri ekzisto de eventuala atmosfero, sed minumuma temperaturo estas 1500 K (proksimume 1200 °C). Tio estas troa temperaturo por teni likvan akvon kaj eĉ superas fandiĝan temperaturon de silikata magmo. Por komparo, surfaca temperaturo de Venuso, la plej varma planedo en la Sunsistemo, estas 735 K (462 °C).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alpha Centauri en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]