Diskuto:Alfa Centaŭro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne "Alfa Centaŭri" aŭ mem "Alfo Centaŭra"? DenisMoskowitz 17:40, 19. Okt 2005 (UTC)

Post 3 jaroj, ĉar neniu alia respondis, mi, ne-spertulo, provas:

Centaŭri estas latina genitivo de la latina vorto Centaurus. Ni volas uzi esperantan esprimon.

alfa estas Esperanto-vorto. Vidu en NPIV: "unua grafemo en la greka alfabeto, ofte uzata en vicmontra signifo, kun la senco unua." Do alfa Centaŭro signifas: unua stelo de la sistemo Centaŭro.

Kial ni ne uzas Centaŭro alfa? Eble tial, ĉar ni ne volas tro ekzotikigi en nia lingvo tiun internacie konatan esprimon.--Hans 14:14, 2. Jun 2008 (UTC)

NPIV vere diras "...ofte prefikse uzata en vicmontra signifo...". Do oni povus diri *alfa-centaŭro, sed tio signifus la unuan el vico de centaŭroj. "Centaŭro" tamen estas la tuta konstelacio, ne la unuopaj steloj.
Logike necesas sekvi la latinan ekzemplon kaj diri "alfa de Centaŭro", se plivastigi la vicmontran signifon al la izolita vorto "alfa". La propono "alfo centaŭra" (aŭ "alfo de Centaŭro") plaĉas al mi; ĝi nur iomete ĝeneraligas la NPIV-an difinon; sed eble pli preciza (malpli belsona) estus "alfao centaŭra".
Umbert' 17:50, 23. Dec 2009 (UTC)
Alfa Centaŭro estas Centaŭro kiu rilatas al Alfo (centaŭro posedata de Alfo, naskiĝinta en Alfo ?) Se temas pri la stelo "Alfo" de Centaŭro, tiam estu "Centaŭra Alfo", aŭ "Alfo Centaŭra" ("centaŭra" estas la genitivo de "centaŭro")
--Jean-François Clet (diskuto) 15:29, 10 Okt. 2012 (UTC)