Ridetulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el )
Ridetulo.
Ridetulo tajpitaj per komputilklavaro
Ridetulo en afiŝo por la filmo [[4]]", Usono 1953.

Ridetulorideta vizaĝo (angle smileyhappy face; signifante feliĉa vizaĝo aŭ rideta vizaĝo) estas stiligita reprezentaĵo de rideta humanoida vizaĝo kiu estas parto de la popola kulturo tutmonda. La klasika formo desegnita de Harvey Ball en 1963 enhavas flavan cirklon kun du nigraj punktoj kiuj reprezentas okulojn kaj nigra arko kiu reprezentas buŝon (☺). En Interreto kaj en aliaj komunikilaj kanaloj, la miensimbola formo (foje nomata ankaŭ la ridet-vizaĝa miensimbolo) estis tradicie plej populara, tipe uzante dupunkton kaj dekstran parentezon por formi sekvencojn kiel :-), :), aŭ (: kiuj similas al rideta vizaĝo se vidita post rotacio de 90 gradoj. "Smiley" estas foje uzata kiel ĝenerala termino por ajna miensimbolo. La ridetulo estis referencita en preskaŭ ĉiuj areoj de la kulturo de Okcidento kiel en muziko, kino, kaj arto. La ridetulo estis asocia ankaŭ kun la kulturo de longfestoj rave de fino de la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj.[1][2][3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jon Savage (21a de Februaro, 2009). "Smiley Face Design History". [1] Alirita la 26an de Januaro 2018.
  2. Michaelangelo Matos (21a de Decembro, 2016). "A Brief History of the Smiley Face, Rave Culture's Most Ubiquitous Symbol". [2] Alirita la 26an de Januaro 2018.
  3. Lim, Brian (23a de Julio, 2015). "The Evolution of Rave Fashion". [3] Alirita la 26an de Januaro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]