10296 Rominadisisto
10296 Rominadisisto | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10296 Rominadisisto |
Aliaj nomoj | 1988 RQ12; 1992 GM8 ; 1997 WO40 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Schelte J. Bus |
Dato de malkovro | 14-a de septembro 1988 |
Loko de malkovro | Cerro Tololo (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
592,094 Gm (3,958 AU) 467,127 Gm (3,123 AU) 717,060 Gm (4,793 AU) |
Discentreco | 0,2111 |
Meza anomaliangulo | 347,486° |
Klinangulo | 3,502° |
Periodo | 2876,046 tagoj (7,874 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
9,268° |
Argum. de periapsido | 99,919° |
Terdistanco - Minimuma |
320,322 Gm (2,141 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 14,109 ± 0,565 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,074 ± 0,005 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,7 |
10296 Rominadisisto estas malhela malgranda asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 14-an de septembro 1988 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.
Ĝi estas ano de la Hilda grupo; tio estas, ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Jupitero. Kvankam ĝia aphelio (4,793 astronomiaj unuoj) preskaŭ tanĝas la orbiton de Jupitero, (5,20 AU), ĝi neniam alproksimiĝas la gigantan planedon. Kiam ĝi estas en opozicio kun Jupitero, tiu asteroido estas ĉe sia perihelio: la minimuma distanco inter ambaŭ korpoj estas ĉirkaŭ 2 AU.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la argentina astronomino Romina Paula Di Sisto,[1] ĉe la Nacia Universitato La Plata, kies esploroj inkludas la dinamikon kaj la kolizian evoluon de la Centaŭroj, de la kometoj de la familio de Jupitero, de la Hildaj kaj Trojaj asteroidoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Doktorino Romina Paula Di Sisto, el la paĝaro de la Universitato de La Plata Arkivigite je 2017-06-24 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10295 Hipolito | 10296 Rominadisisto | 10297 Lynnejones |