131762 Csonka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
131762 Csonka
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 131762 Csonka
Aliaj nomoj 2002 AD11
Nomita laŭ János Csonka vd
Malkovro
Malkovrintoj Heiner Z. kaj Sárneczky K.
Dato de malkovro 11-a de januaro 2002
Loko de malkovro Mátraszentimre (Hungario)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
380,204 Gm (2,542 AU)
298,082 Gm (1,993 AU)
462,326 Gm (3,090 AU)
Discentreco 0,2160
Meza anomaliangulo 256,049°
Epoko 17-a de decembro 2020
Klinangulo 4,571°
Periodo 1479,909 tagoj (4,052 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
165,380°
Argum. de periapsido 285,377°
Terdistanco
- Minimuma

151,783 Gm (1,0146 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,73
vdr

131762 Csonka estas asteroido de la ĉefa asteroida zono, ne malproksima de orbita resonanco 3:1 kun Jupitero.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 11-an de januaro 2002 de la hungaraj geastronomoj Heiner Zsuzsanna kaj Sárneczky Krisztián elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio, proksime de Mátraszentimre (Hungario).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la hungara meĥanika inĝeniero Csonka János (18521939), unu el plej grandaj figuroj de la hungara inĝenierarta industrio. Li inventis la unuan hungaran gasmotoron, plurajn aliajn motorojn kaj veturilojn. Li estis kun-inventinto de la karburilo kun Bánki Donát. La asteroido estis malkovrita je la 150-a datreveno de lia naskiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (131001–132000)Poste:
(131761) 2002 AB10131762 Csonka131763 Donátbánki