136473 Bakosgáspár
136473 Bakosgáspár | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 136473 Bakosgáspár |
Aliaj nomoj | 2005 GB |
Malkovro | |
Malkovrinto | Sárneczky Krisztián |
Dato de malkovro | 1-a de aprilo 2005 |
Loko de malkovro | Mátraszentimre (Hungario) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
369,104 Gm (2,468 AU) 321,180 Gm (2,147 AU) 417,027 Gm (2,788 AU) |
Discentreco | 0,1298 |
Meza anomaliangulo | 279,850° Epoko : 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 9,148° |
Periodo | 1415,576 tagoj (3,876 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
140,125° |
Argum. de periapsido | 196,767° |
Terdistanco - Minimuma |
170,214 Gm (1,138 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,688 ± 0,299 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,325 ± 0,179 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,99 |
136473 Bakosgáspár estas tre malgranda sed treege hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ne malproksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis malkovrita la 1-an de aprilo 2005 de la hungara astronomo Sárneczky Krisztián elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio, proksime de Mátraszentimre en Hungario.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝia nomo honoras la hungaran astronomon Bakos Gáspár, patron de la Hungara Reto de Aŭtomataj Teleskopoj (HATNet) kiu servas por trovi kaj karakterizi la ekstersunsistemajn planedojn kaj studi la brilajn variantajn stelojn. Li ricevis la premion Newton Lacy Pierce 2011 de la American Astronomical Society.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (136001–137000) | Poste: |
---|---|---|
136472 Makemako | 136473 Bakosgáspár | (136474) 2005 GX27 |