15107 Toepperwein
15107 Toepperwein | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 15107 Toepperwein |
Aliaj nomoj | 2000 CR49; 1993 BT13; 1998 WK20 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 2-a de februaro 2000 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
339,980 Gm (2,273 AU) 279,818 Gm (1,870 AU) 400,142 Gm (2,675 AU) |
Discentreco | 0,1770 |
Meza anomaliangulo | 33,744° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 4,596° |
Periodo | 1251,384 tagoj (3,426 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
266,017° |
Argum. de periapsido | 14,520° |
Terdistanco - Minimuma |
127,984 Gm (0,8555 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 2,86 ± 0,33 km Ĉefa korpo: 2,81 km |
Rotacia periodo | 0,1055 tago (2,5327 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,412 ± 0,093 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,57 |
15107 Toepperwein estas tre malgranda sed neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 2-an de februaro 2000 dum la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas proksima de orbita resonanco 7:2 kun Jupitero.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de Mary Anne J. Toepperwein, mentorino en 2001 de unu finalisto de la konkurso de sciencaj mezlernejoj Discovery Young Scientist Challenge (DYSC); ŝi estis instruistino ĉe la William P. Hobby Middle School de San Antonio (Teksaso, Usono).
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita de P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, P. Fatka kaj H. Kucakova uzinte observojn de lumaj kurboj, anoncita la 8-an de majo 2021.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,53 km, orbitan duonan grandakson taksita al 5,4 km kaj orbitan periodon de 0,8168 ± 0,0002 tago (19,603 ± 0,005 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (15107) Toepperwein; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (15001 - 16000) | Poste: |
---|---|---|
15106 Swanson | 15107 Toepperwein | (15108) 2000 CT61 |