15 Eŭnomio
15 Eŭnomio | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 15 Eunomia |
Aliaj nomoj | A851 OA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Eŭnomio vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro | 29-a de julio 1851 |
Loko de malkovro | Napolo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
395,872 ×106 km (2,646 AU) 322,290 ×106 km (2,154 AU) 469,453 ×106 km (3,138 AU) |
Discentreco | 0,186 |
Meza anomaliangulo | 339.787° |
Klinangulo | 11,732° |
Periodo | 1 572,323 t (4,30 j) |
Meza cirkulrapido | 18,15 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
293,399° |
Argum. de periapsido | 97,577° |
Naturaj satelitoj | malkonfirmita[1] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
357 × 255 × 212 km[2] 255,33 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(3,12 ± 0,04) ×1019 kg [2] (3 090 ± 520) kg/m3[2] ~ 0,08 m/s2 ~ 0,16 km/s |
Rotacia periodo | 0,2535 t (6,083 h) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
166 K 260 K |
Geometria albedo | 0,209 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 5,28 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,24 7,9 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,085" 0,29" |
15 Eŭnomio estas tre granda, hela asteroido, inter la dekdu plej grandaj de la ĉefa
asteroida zono, kaj plej granda ano de la Eŭnomia familio.
Malkovro
Eŭnomio estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 29-an de julio 1851. Ĝi ricevis la nomon de unu el la Horoj de la helena mitologio : Eŭnomio (greke Εὐνομία), personiĝo de la leĝo, de la justico kaj de la ordo.
Eŭnomio estas unu el la lastaj asteroidoj, kiuj ricevis astronomian simbolon. Tiu-ĉi estas .
Ecoj
Ĝia luma kurbo montras grandajn variojn, indikantajn plilongigitan objekton, kun malsimila komponiĝo laŭ la loko[3]. Tio pensigas, ke Eŭnomio estus la planeda kerno de granda diferenciĝinta korpo, frakasita de alfrapo ; kerno sur kiu restus parto de la mantelo kaj de la krusto.
Ĝia longformo sugestis, ke ĝi povas esti duobla asteroido, sed observoj per la kosmoteleskopo Hubble[1] malkonfirmis tion.
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Asteroid observations with the Hubble Space Telescope (Asteroida observoj per la kosmoteleskopo Hubble) (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ Shape and Albedo Variations of Asteroid 15 Eunomia de Kevin L. Reed, Michael J. Gaffey kaj Larry A. Lebofsky (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle JPL Small-Body Database Browser: 15 Eunomia
- angle Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
14 Ireno | 15 Eŭnomio | 16 Psiĥo |