19251 Totziens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
19251 Totziens
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 19251 Totziens
Aliaj nomoj 1994 RY1 ; 1998 MC12
Malkovro
Malkovrinto Paul Wild
Dato de malkovro 3-a de septembro 1994
Loko de malkovro Berno (Svislando)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
393,299 Gm (2,629 AU)
280,335 Gm (1,874 AU)
506,263 Gm (3,384 AU)
Discentreco 0,2872
Meza anomaliangulo 309,869°[1]
Klinangulo 16,392°
Periodo 1557,023 tagoj (4,263 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,361 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
169,579°
Argum. de periapsido 180,911°
Terdistanco
- Minimuma

129,866 Gm (0,8681 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 5,1 km vd
Rotacia periodo ~0,77 tago (~18,4 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,391 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,6
vdr

19251 Totziens estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de septembro 1994 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno.

"Tot ziens", la nederlanda vorto por "Ĝis revido", akompanas la plej bonajn dezirojn de la malkovrinto pri la estonteco de la esploro pri la malgrandaj planedoj ĝenerale kaj precipe la sorto de tiu korpo. Verŝajne kronologie la lasta el liaj malkovroj, ĝi estis trovita mallonge post la Ĝenerala Asembleo de IAU en la nederlanda ĉefurbo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meza anomaliangulo por la epoko 2457200.5 (27-a de junio 2015) TDB.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (19001 - 20000)Poste:
19250 Poullain19251 Totziens(19252) 1994 RG7