Saltu al enhavo

1941: Counter Attack

El Vikipedio, la libera enciklopedio


1941: Counter Attack

Disvolvo Capcom
Eldoninto Capcom
Muziko Manami Matsumae
Dato de lanĉo Arkado

JP: Februaro 1990 NA: Majo 1990 : 1990

SuperGrafx

JP: 23-a de aŭgusto 1991

Serio 194X
Platformo Arkado, SuperGrafx
Ĝenro Arkada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

1941: Counter Attack (esperante 1941: Kontraŭatako) estas vertikalruluma, arkada pafa videoludo fare de Capcom kaj unue eldonita en februaro 1990. Ĝi antaŭis 1942, kaj estis la tria ludo de la serio 19XX. Ĝi estis adaptita al SuperGrafx en 1991 kaj poste fariĝis disponebla ĉe GameTap. Ĝi estis eldonita al Capcom Classics Collection Remixed por PSP kaj al Capcom Classics Collection Vol. 2 por PlayStation 2 kaj Xbox. Ĝi estis sekvita de 19XX: The War Against Destiny en 1996.

Ludomaniero[redakti | redakti fonton]

Ekrankopio de la arkada versio

La ludo okazas dum la Dua mondmilito. La ludanto devas pafi malamikajn aviadilojn de la akso Berlino-Romo-Tokio kaj kolekti armilajn bonusojn.[1] La ludo uzas vivofortan sistemon en kiu se la ludanto estas vundita, li perdas unu poenton de vivoforto. La ludanto estas detruita se trafita kun 0 vivoforto, tiam li ricevas la opcion daŭrigi. Fulmatakoj povas esti uzataj premante la butonon B, kiu kostas parton de vivenergion. Tri pasadoj estas fareblaj po nivelo kaj bonuso estas aljuĝita ĉe la fino de la nivelo por neuzitaj pasadoj. Ludanto 1 uzas P-38 Lightning kaj Ludanto 2 uzas novan aviadilon : la DH.98 Mosquito. La ludo ŝanĝiĝas de la originala Pacifika Fronto al la Okcidenta Fronto, en la norda Atlantika Oceano.

Ĝi estas la unua pafa videoludo kiu aldonas +1 al la poentaro kiam daŭrigo estas uzata.[1]

Eldono[redakti | redakti fonton]

1941: Counter Attack unue estis eldonita en arkadejoj fare de Capcom kaj Electrocoin en 1990, kaj funkciis per CP System.[2][3] En februaro 2021, ĝi estis reeldonita en la dua pako de la kompilaĵo Capcom Arcade Stadium por Nintendo Switch.[4][5][6]

Recenzo[redakti | redakti fonton]

En Japanio, Game Machine listigis 1941: Counter Attack en sia eldono de la 15-a de marto 1990 kiel la tria plej populara arkadludo de la monato.[7] La ludo ricevis pozitivan aprezon de recenzistoj kaj premiojn de la revuo Gamest.[8] Tamen, la originala arkada versio ricevis mezbonan kritikojn de okcidentaj publikigaĵoj.[2][9] Kontraste, la konvertiĝo por SuperGrafx sekve havis tre pozitivan ricevon de japanaj kaj okcidentaj kritikistoj.[10][11] Legantoj de PC Engine Fan voĉdonis doni al la SuperGrafx versio poentaron de 19.44 el 30.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . 1941: Counter Attack. Hardcore Gaming 101 (August 17, 2011). Alirita 2020-05-29.
  2. 2,0 2,1 Hogg, Robin (March 1990). "Arcades - Electrocoin". Zzap!64. No. 59. Newsfield Publications. p. 40.
  3. Akagi, Masumi. (13 October 2006) カプコン Capcom; Capcom USA (Capcom Coin-Op); Number, 1‑a eldono (japane), Amusement News Agency, p. 24, 113, 145. ISBN 978-4990251215.
  4. . Capcom Arcade Stadium Brings Retro Hits to Switch in February 2021. Siliconera. Enthusiast Gaming (December 10, 2020). Arkivita el la originalo je 2020-12-11. Alirita 2021-02-19.
  5. . News: Capcom Reveals Capcom Arcade Stadium Switch Collection of Arcade Titles - 32 games available separately or in packs in February 2021. Anime News Network (December 10, 2020). Arkivita el la originalo je 2020-12-11. Alirita 2021-02-19.
  6. Romano, Sal, "Capcom Arcade Stadium announced for Switch - 32 Capcom arcade classics", Gematsu, December 10, 2020.
  7. "Game Machine's Best Hit Games 25 - テーブル型TVゲーム機 (Table Videos)". Game Machine. No. 376. Amusement Press. 15 March 1990. p. 25.
  8. "極楽VGブラザーズ: 1941 (カプコン)". Beep! Mega Drive. No. 6. SoftBank Creative. March 1990. p. 97.
  9. Locker, Anatol; Gaksch, Martin (July 1990). "Power Tests Automatenspiele — Fang' den Hut". Power Play. No. 28. Future Verlag. p. 133.
  10. "1941: Counter Attack". Gekkan PC Engine. Shogakukan. 1991.
  11. "1941: Counter Attack". Marukatsu PC Engine. Kadokawa Shoten. 1991.
  12. "PC Engine All Catalog '93 10月号特別付録 - 1941: Counter Attack". PC Engine Fan. Vol. 6, no. 10. Tokuma Shoten. October 1, 1993. p. 70.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]