Virtuala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK en Bonaero 2014

La Virtuala Kongreso (VK) estas formo de Universala Kongreso, okazigita per retaj metodoj en 2020 kaj 2021, pro la neceso nuligi ĉeestajn renkontojn pro la tutmonda pandemio pro Covid-19.

La 1-a Virtuala Kongreso okazis kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas tia nomo, dato kaj daŭro, la VK estis omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.[1]

La 2-a Virtuala Kongreso okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021, en la samaj datoj kiel la ĉeesta renkonto planita por Belfasto (Nord-Irlando)

Konsisto[redakti | redakti fonton]

VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.

Programo[redakti | redakti fonton]

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭras averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK-programo enhavas kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo[2]. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblis elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazas virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankas specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭas virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝas “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazas virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.

1-a Virtuala Kongreso[redakti | redakti fonton]

Vidu: 105-a Universala Kongreso de Esperanto.

2-a Virtuala Kongreso[redakti | redakti fonton]

Vidu: 106-a Universala Kongreso de Esperanto.

3-a Virtuala Kongreso[redakti | redakti fonton]

La 3-a VK havis kiel temon la saman temon de la 107-a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj". Aldone al tiu estis ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, aŭtoroj kaj artistoj.

Ĝi okazis samtempe kune kun Retoso, la virtuala renkonto de TEJO, kiu proponis riĉan programon allogan al junuloj de ĉiuj aĝoj.

Krom rigardo al la pasanta jaro, la VK ankaŭ estis vitrino por novaĵoj: oni prezentis laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino kaj ĝiaj diversaj programeroj: i.a. pri Belartaj Konkursoj, Esperantologia Konferenco, scienca programo ktp. Okazis virtuala Movada Foiro (spaco por landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj temgrupoj) kaj prezento de agado de la komisionoj de UEA.

4-a Virtuala Kongreso[redakti | redakti fonton]

Ĝi okazos de la 23-a ĝis 26-a de novembro 2023. La temo estos “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
  2. Resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo
  3. Retejo de la kvara Virtuala Kongreso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.