21 postuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 21 postuloj de MKS estis la listo de postuloj anoncita la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato (pole: Międzyzakładowy Komitet Strajkowy, MKS), kiun komencis la postulo pri kreo de liberaj sindikatoj en Pollando. La ceteraj koncernis respektadon de konstituciaj rajtoj kaj de la libero, forigon de partiaj privilegioj kaj plibonigon de sociaj vivkondiĉoj.

La postuloj estis por la regopovoj malfacilaj por akcepto, ĉar ili ne nur koncernis ekonomion. Kiel la unuan postulon la strikantoj formulis certigon de la rajto krei la propran reprezentantaron en la ŝtato. Laboristoj volis memstare organiziĝi en liberaj sindikatoj, kiuj povus alparoli al "laborist-kamparana registaro" nome de la "laboranta popolo de la urboj kaj vilaĝoj". Tiamaniere ili pridubigis kredindecon de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kiel partio, kiu devis regi nome de la proletaro.

Laŭvicaj postuloj ankaŭ havis politikan karakteron. Laboristoj postulis respektadon, entenatan en la konstitucio de la Pola Popola Respubliko, de la rajto al esprimlibereco kaj aliron al kontrolataj de la partio amaskomunikiloj. Strikantoj postulis ankaŭ ĉesigon de reprezalio kontraŭ personoj persekutataj pro la konvinkoj.

Laboristoj prezentis ankaŭ plurajn postulojn ekonomiajn kaj sociajn. Ili strebis al efektivigo de ŝanĝoj en administrado por ke la lando povu eliri el la ekonomia krizo. Ili postulis pligrandigon de apogo por personoj edukantaj infanojn. Grava afero por ili estis mallongigo de pensiula aĝo kaj reformo de la sanoservo. La lasta postulo koncernis liberajn sabatojn.

La postularo de laboristoj ŝajnis al la partio radikalaj, sed ili ne deziris renverson de la "popola registaro". La tiutempa geopolitika situacio ne donis esperon por ruinigo de la muroj apartigantaj Pollandon de la libera mondo. La "Imperio de malbono" estis plu minaca. Laŭ la doktrino de Leonid Breĵnev neniu lando apartenanta al la Varsovia Pakto povis rezigni la vojon kondukantan al komunismo. Registaroj establitaj de Sovetunio en la landoj de la Orienta Bloko povus, ajnkaze, kalkuli al "frata helpo" de kamaradoj el najbaraj landoj. Bona ekzemplo estis ĉi tie la Praga Printempo, kiu estis sufokita de la armea invado de la Varsovia Pakto (kune kun Ruĝa Armeo kaj Popola Pola Armeo).

La strikantaro vokis al la kreo de "socialismo kun homa vizaĝo". Ili kredis, ke la "popolan" ŝtaton oni povas reformi por plibonigi la sorton de la ordinara homo.

En 2003 la liston de la 21 postuloj oni enskribis al la listo de UneskoMemoro de la Mondo.

Vidu ankaŭ