27-a Volinia Divizio de Infanterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

27-a Volinia Divizio de Infanterio (pole: 27 Wołyńska Dywizja Piechoty Armii Krajowej, 27 DP AK) — taktika unuo de la infanterio de Pola Enlanda Armeo, establita en Areo Volinio kadre de Operaco Tempesto. Dum mobilizo ĝi nombris de 6000 ĝis 7000 soldatoj.

Genezo[redakti | redakti fonton]

Reage al la Volinia masakro la komandantaro de Pola Enlanda Armeo decidis direkti konspirajn fortojn por batali kontraŭ Ukraina Ribela Armeo. La 20-an de julio 1943 Komandanto de Areo Volinio ordonis krei partizanajn taĉmentojn, kies celo estis protekto de pola loĝantaro antaŭ URA. Estis fonditaj 9 taĉmentoj sume kun ĉ. 1 200 soldatoj. La dua pola batalforto en Volinio estis memdefendaj taĉmentoj nombre de ĉ. 3 600 homoj, rezidantaj en ĉ. 100 lokoj. La soldatoj de tiuj ĉi formacioj estis kerno de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio.

La 4-an de januaro 1944 trupoj de 1-a Ukraina Fronto de Ruĝa Armeo transpaŝis landlimon de Sovetunio kun Pollando en la regiono de Rokitna. En tiu ĉi situacio komandejo de la Areo de Landa Armeo Wołyń decidis realigi la operacon Tempesto en Volinio. Komandanto de la Areo Kazimierz Bąbiński "Luboń" planis krei batalunuon egalan al korpuso, kies celo estus batalo kontraŭ retiriĝantaj germanoj kaj rolo de mastrumanto de Volinio kontraŭ Ruĝa Armeo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]