32008 Adriángalád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
32008 Adriángalád
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 32008 Adriángalád
Aliaj nomoj 2000 HM53; 1994 PZ39
Nomita laŭ Adrián Galád vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 29-a de aprilo 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
327,923 Gm (2,192 AU)
264,542 Gm (1,768 AU)
391,304 Gm (2,616 AU)
Discentreco 0,1933
Meza anomaliangulo 66,664°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 6,307°
Periodo 1185,408 tagoj (3,245 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
221,842°
Argum. de periapsido 144,181°
Terdistanco
- Minimuma

115,297 Gm (0,7707 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,56 km
Ĉefa korpo : 4,23 km
Rotacia periodo 0,1257 tago (3,0171 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,24 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

32008 Adriángalád estas tre malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 29-an de aprilo 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la slovakan astronomon Adrián Galád, de la observatorioj de Modra kaj Ondřejov, (kun-)aŭtoro de multenombran artikoloj pri asteroidaj fotometriaj observoj kaj orbitaj integraladoj. Li estas kun-malkovrinto de pluraj duopaj asteroidoj, uzante fotometriajn metodojn. Nomo sugestita de Petr Pravec kaj A. Harris

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 5-a de aŭgusto 2007 de P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, J. Vilagi, L. Kornoš, A. Galád, D. Higgins, V. G. Chiorny, D. Pray, R. D. Stephens, V. Reddy kaj R. Dyvig, uzinte lumajn kurbojn observitajn elde multenombraj observatorioj; anoncita la 20-an de septembro 2007.[1]

Tiu satelito havas diametron de 1,69 km (4,23 km por la ĉefa korpo), ĝi orbitas kun orbita periodo de 1,677 ± 0,0008 tago (40,248 horoj) kaj duona grandakso de 13 km, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (32001 – 33000)Poste:
32007 Amirhelmy32008 Adriángalád(32009) 2000 HN54