4709 Enomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 4709 Ennomos)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4709 Enomo
asteroido
Oficiala nomo 4709 Ennomos
Aliaj nomoj 1988 TU2 ; 1954 UM1 ;
1977 UT2
Historio
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de oktobro 1988
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
781,694 Gm (5,225 AU)
763,289 Gm (5,102 AU)
800,098 Gm (5,348 AU)
Discentreco 0,0235
Meza anomaliangulo 26,904°
Klinangulo 25,475°
Periodo 4362,798 tagoj
(11,945 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,07 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
253,174°
Argum. de periapsido 82,460°
Fizikaj ecoj
Diametro 80,85 ± 4,3 km
Rotacia periodo 0,5115 tago (12,275 horoj)
Geometria albedo 0,0744 al 0,15[1]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 8,9
v  d  r
Information icon.svg

4709 Enomo estas sufiĉe granda trojano de Jupitero, kiu orbitas kun granda klineco proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, ano de la asteroida grupo "Troja Tendaro".

Ĝi estis malkovrita la 12-an de oktobro 1988 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, 80 km norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

En la Iliado, du trojaj batalintoj de troja milito havis la nomon Enomo. Unu estis mortigita de Aĥilo, la alia de Odiseo.

Albedo[redakti | redakti fonton]

Tiu asteroido ŝajnas havi nenormale grandan albedon[2] por troja asteroido de Jupitero : ĉ. 0,15. La du ĉefa kialigoj de tiu nenormalaĵo estas ke ĉu la surfaco de 4709 Enomo entenus hela(j)n loko(j)n[1], (akva glacio[3] ?), ĉu la rotacio aŭ la varma inerto de la korpo ne permesus kalkuli ties albedon laŭ kalkulo bazita sur ĝia infraruĝa elsendo[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Albedo Of The Trojan Asteroid 4709 Ennomos V. G. Shevchenko kaj aliaj (el Asteroids, Comets, Meteors - 2012) (angle)
  2. Fernández, Yanga R.; Sheppard, Scott S.; Jewitt, David C. (2003). «The Albedo Distribution of Jovian Trojan Asteroids». The Astronomical Journal 126 (3): pp. 1563-1574 (angle)
  3. Spectoscopic Search for Water Ice on Jovian Trojan Asteroids (Spektra serĉo de akva glacio ĉe la Jupiteraj trojanoj) de Bin Yang kaj David Jewitt - The Astronomical Journal - 2-a de februaro 2007 (angle)
  4. Exploring the Enigma of 4709 Ennomos (esploro pri la enigmo de 4709 Enomo) Mark Reuillard kaj aliaj, Bulletin of the American Astronomical Society, Vol. 42, p.1037, oktobro 2010 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4708 Polidoro4709 Enomo4710 Wade