5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
La 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazis en Meksikurbo, el la 15a ĝis la 21a de aprilo 2001, organizita de la Meksika Esperanto Federacio. Tiu okazigo estis decidita dum la 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta en Bogoto, Kolombio, el la 27-a de januaro ĝis la 3-a de februaro, 1999.
Raportoj[redakti | redakti fonton]
Raportoj pri la kongreso estis faritaj de Atilio Orellana Rojas, Vladka Chvátalová, nome Ĝenerala Sekretario de TEJO (Ĉeĥio), Ricardo Carrillo (Kolombio), Mayrim Sandoval (Venezuelo), Sally Lawton (Usono) kaj Santiago Álvarez (Kolombio).
DUA BULTENO Novembro 2000[redakti | redakti fonton]
Jen Oficiala Bulteno pri la Tutamerika Kongreso
(Bv. rimarki: oficiala aligxilo trovigxas je la fino de la dokumento.)
(Cxi tiu dua bulteno estis prilaborita de Angel Segura Peralta.)
5A TUTAMERIKA CONGRESO DE ESPERANTO[redakti | redakti fonton]
MEKSIKURBO 2001 APRILO 15-21
DUA BULTENO
NOVEMBRO 2000
KONGRESA TEMO: "AMERIKO: UNU KONTINENTO, DIVERSAJ HISTORIOJ"
Loka Kongresa Komitato[redakti | redakti fonton]
- Instr-ino Leonora Torres y Torres: Prezidantino
- Ingx. Angel Segura Peralta: Sekretario
- D-rino Estela Gracia García: Kasistino
- D-ro. Michael Porter K.: Organizado
- Ingx. Fidel Figueroa: Organizado
- Leonora Gonzalez: Turismaj Aferoj
Informado[redakti | redakti fonton]
Cxiu interesito en la dauxrigo de la Kongrespreparoj,
povas informigxi per cxi tiu bulteno, telefone, fakse, retadrese aux
posxtadrese, por tio oni povas trovi la adresojn cxe la LKK-a
reprezentantoj.
Posxta adreso: MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO, Apartado Postal M-10576,
Mexico, DF, MX-06000, MEKSIKO
TTT-pagxo: En preparo, atendu novan adreson aux petu informon cxe:
Retadresoj: mike@math.cinvestav.mx gelar@hotmail.com
KIAL ESTOS SPECIALA LA 5a TAKE?[redakti | redakti fonton]
- Fama Meksika festa spirito!
- Tagmangxo apud azteka lagbordo!
- Bankedo sur 15a etagxo kun belega nokta panoramo!
- Imponaj Piramidoj supre sur kiuj ni kantos "La Esperon"!
- La plej dika arbo de la mondo!
- La plej granda antropologia kolekto de la mondo!
- Prezentado de 4 novaj libroj!
- Eminentuloj de pluraj landoj:
Johano Bachrich, Mark Fettes, J. Luis Gutierrez, Michela Lipari,
Bill Maxey, Hugo Mora, Atilio Orellana, James Resende Piton,
KAJ ALIAJ!
- Plus Muziko, Teatrajxoj kaj... diversaj aliaj surprizoj!!!
TUTAMERIKAJ KONGRESOJ DE ESPERANTO[redakti | redakti fonton]
La Tutamerikaj Kongresoj estas internacia manifestacio de la esperantistoj,
organizitaj de la koncerna Amerika lando, kiu akceptas prizorgi la aferon.
Gxi celas plifortigi solidarecon inter la tutamerikaj esperantistoj,
progresigi la movadon kaj studi gxiajn problemojn. La Kongreso intencas
enhavi multnombrajn programerojn por ke en gxi kunvenu diversajn fakajn aux
ne fakajn samideanojn, kiuj interesigxas konigi diversajn proprajn, grupajn
kaj oficialajn agadojn de la esperanto movado en la diversaj landon de la
Amerika Kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo, kiu iamaniere rilatigxas
kun ni. Krom la laboraj partoj, la Kongreso enhavas ankaux multajn klerigajn
kaj distrajn programerojn, kies celo estas eduki la partoprenantojn kaj
konigi al ili la Kongresan landon. Gxia oficiala lingvo estas Esperanto ..
Unu el la celoj de la Kongreso estas ankaux prezenti la Esperanto-movadon,
en gxia tuta amplekso, al la ekstera publiko kiu interesigxas pri gxi kaj al
la novaj geesperantistoj, kiuj antauxeniros kun nia movado estonte.
PROVISORA PROGRAMO[redakti | redakti fonton]
APRILO 2001
- Dimancxo 15a: Registro / Interkona Vespero
- Lundo 16a: Registro / MALFERMO / Oficiala fotografio / Malfermo de
Ekspozicioj / Prelegoj / Meksika Nokto
- Mardo 17a: Prelegoj / Ekskurso al Socximilko / ARTA VESPERO
- Merkredo 18a: Diservo / Prelegoj / Teatrajxo
- Jxauxdo 19a: TUTAGA EKSKURSO AL TEOTIHUXAKANAJ PIRAMIDOJ
- Vendredo 20a: EKSKURSO EN MEKSIKURBO / Prelegoj / KULTURA AGADO
- Sabato 21a: Prelegoj / KUNSIDOJ / FERMO / BANKEDO
- Dimancxo 22a: Vizito al la Nacia Antropologia Muzeo kaj
Ekskurso al la Vilagxo Kojoakan
- 23a-27a: PostKongresa Ekskurso
ANTAUXKONGRESA AGADOJ[redakti | redakti fonton]
- RETA DISKUTEJO
Pri temoj diskutindaj kaj pritraktotaj dum la 5a TAKE. Se vi deziras
partopreni, bonvolu iri al http://www.egroups.com kaj klaku sinsekve
sur "my groups", "taketemoj" kaj "messages" por legi ilin.
- BELARTA KONKURSO POR JUNULOJ KAJ INFANOJ.
ALVOKO
Belarta Konkurso "Kiel mi vidas mian landon"
La Meksika Esperanto Federacio invitas cxiujn infanojn kaj gejunulojn
(esperantistojn kaj gefilojn de esperantistoj), partopreni konkurson
pri desegnado kaj pentrado; okaze de la 5a TUTAMERIKA KONGRESO DE
ESPERANTO, realigota en Meksikurbo de la 15a gxis la 21a de aprilo
2001. La interesitoj povas partopreni per desegnajxo aux pentrajxo
laux iu ajn tekniko, ne tridimensia, en mezuro maksimume 40 x 55 cm,
en unu el la tri sekvaj kategorioj:
a) 4 gxis 9 jaragxoj. b) 10 gxis 14 jaragxoj. c) 15 gxis 18 jaragxoj.
La konkursa temo estas "KIEL MI VIDAS MIAN LANDON"
Dorse de la verko devas esti klare notitaj la sekvaj informoj:
kompleta nomo de la auxtoro, adreso, naskigxdato, titolo kaj
tekniko. La konkursajxojn oni sendu volvita, ne faldita, al la adreso
de la MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO.
La konkursajxoj estos akceptataj gxis la 15a de marto 2001.
Estos aljugxitaj po unu premio al cxiu el la tri kategorioj a, b kaj
c. La premio konsistos el meksika artajxo. Cetere, estos aljugxitaj
la premioj "Honora mencio" al po unu verko en cxiu kategorio.
Cxiu konkursajxo ricevita farigxos parto de la arta kolekto de MEF.
Ni esperas kalkuli je via entuziasma partopreno!
DUMKONGRESAJ AGADOJ[redakti | redakti fonton]
- CXE-KURSO: Instruota de Atilio Orellana.
- INTERNACIA EKZAMENO: Estrata de Bill Maxey.
- LIBROVENDEJO: Prezento kaj vendado de libroj, inter aliaj, la jxus
tradukitaj literaturaj meksikaj verkoj. Se vi intencas ekspozicii aux
vendi iun materialon vian aux de via lando, tio ankaux eblas fari cxi
tie dum la Kongreso.
- BELARTA KONKURSO POR JUNULOJ KAJ INFANOJ: Ekspozicio de la verkoj
ricevitaj por la konsurso "Kiel mi vidas mian landon" kaj premiado de
la elektitaj verkoj.
- URBAJ EKSKURSOJ KAJ AGADOJ:==
Cxiuj enurbaj ekskursoj arangxataj de
LKK-anoj dum la 5a TAKE nur okazos se almenaux 20 personoj
interesigxas partopreni en tiaj promenadoj kaj pagas la koncernan
koston en usonaj dolaroj, la ekskursoj okazos.
- Mardo 17a. Universitata sidejo kaj Socximilko dum 6 horoj (de la 13a
gxis la 19a horo), inkluzivas itakate-on (luncxon). Kostas: US$20.00
- Jxauxdo 19a. Ekskurso al la ruinoj de Teotihuxakan. Ankaux vizitante
Tlaltelolkon (Placo de la Tri Kulturoj) kaj la Bazilikon de la
Gvadelupe-Virgulino.. 8 horoj entute, de la 10a gxis la 18a
horo. Kosto US$28.00 inkluzivas tagmangxon en la resporacio La Groto
de Teotihuxakan
- Vendredo 20a. Promenado tra la Historia Centro de la urbo, vizitante la
Nacian Palacon (murpentrojn de Diego Rivera), Katedralon, ruinojn de la
Precipa Templo de la antikva Azteka urbo (Mesxikko-Tenocxtitlan) kaj ties
apuda muzeo, cxio de la 10a gxis la 13a horo.
- Sabato 21a. Bankedo: nokta mangxo, muziko kaj balo de la 20a gxis la
24a horo. Kostas US$28.00
- Dimancxo 22a. Ekskurso al la Nacia Antropologia Muzeo en Cxapultepek,
kaj al Kojoakan. Kosto US$20.00
- OFICIALA POSXTA STAMPILO:
Meksika Posxta Servo honoros nian Kongreson per speciala posxta stampajxo metata sur la Kongresanaj posxtajxoj dum la Kongresa malferma tago.
- MEXICANA DE AVIACION -- OFICIALA FLUGLINIO
Partoprenontoj de la 5a TAKE ricevos rabaton de 10% de la veturkosto
de iu flugo de Mexicana de Aviacion inter la 11a kaj la 30a de aprilo
2001, baze de la prezoj J/Y/B/M. La rabato ankaux validas por geedzoj,
gefiloj malpli ol 21-jaraj, kaj akompanantoj.
Por ricevi la rabaton, vi devas mencii la kodon:
SU0402n08
Kaj peti la dungiton de Mexicana tajpi gxin en la unua spaco por
telefonnumero en sia komputero. Ankaux vi devas prezenti konfirmilon
de aligxo al la 5a TAKE (eble vi povos uzi ankaux la jenan mesagxon
aux la Unuan Bultenon kiel "invitilo").
Se vi intencos veturi kune kun granda grupo, bonvoku informi la LKK-on de la
5a TAKE, por ke ni helpu vin profiti aldonajn avantagxojn.
Por eviti vojagxproblemon, konsideru ke la Kongreso okazos dum Pasko,
post la Sankta Semajno, kiam la feriantoj revenas hejmen.
Ni instigas kiel eble plej multnombrajn partoprenantojn uzu Mexicana
de Aviacion, cxar tio ege helpos nin kolektive.
- KONGRESANOJ
Plenrajta Kongresano estas tiu, kiu pagis, pagas aux pagos kompletan
kotizon por sia respektiva kotizkategorio, (indikita en la
aligxilo). Al tiuj Kongresanoj la Kongreso peras cxiujn servojn
disponeblajn: pri logxado, ekskursoj kaj aliaj. Kongresano pruvas sian
aligxon per Kongresa konfirmilo, sur kiu estas indikita la Kongresa
numero. Por peti la Kongresajn servojn estas nepre necese cxiam porti
kaj koni sian Kongresan numeron.
- TRANSPORTO AL LA HOTELO
Ni intencos loki helpantojn en flughaveno je la horoj de plejnombra
alveno; bv. informi al la LKK pri tago kaj horo de via alveno.
Alveninte al Meksikurbo per aviadilo (aux auxtobuse) ni konsilas
acxeti taksian bileton cxe la koncerna gicxeto de la flughaveno (aux
stacidomo) por eviti malbonfarojn. Tie oni povas peti transporton al
la Hotelo Bamer cxe la urbocentro fronte de la Centra Alameda
(hispanlingve: "Deseo ir al Hotel Bamer, en el centro de la ciudad,
frente a la Alameda Central").
- Metro.
Alternative, proksime de la flughaveno (pli malpli 200 metroj)
estas metrostacio nomata "Terminal Aerea". La Hotelo Bamer trovigxas
tre proxime de la metrostacioj "Bellas Artes" kaj "Hidalgo" (kiuj
flankas la parketo "Alameda Central"). Ekzistas pli ol unu vojo, oni
bezonos transtrajnigxu almenaux du fojojn. Por eviti homamasojn, ni
rekomendas: "Terminal Aerea" (direkton "Politecnico") al "Oceania";
poste (direkton "Buenavista") al "Garibaldi"; kaj fine (direkton
"Constitucion de 1917) al "Bellas Artes". La Hotelo estas sur la
strato "Avenida Juarez", cxe la suda flanko de la "Alameda Central",
fronte de blanka duoncikla monumento. Bv. scii ke oni ne povas eniri
metrovagonojn kun grandaj valizoj.
Vi povas konsulti la mapon de la urbo aux de la kvartalo kie estas la
Kongresejo (kaj lauxdezire havi kopion), vizitante la pagxon:
http://www.guiaroji.com.mx/ alklaku: LOCALIZACION, poste CIUDAD DE
MEXICO, skribu cxe Calle: JUAREZ AV poste elektu la numeron 5 (JUAREZ
AV, CENTRO), sekve aperas la mapon. La hotelo trovigxas inter la
stratoj LUIS MOYA kaj DOLORES, tuj apud kaj je la meza suda parto de
la granda verda areo nomata Alameda Central.
- LOGXADO *
La Kongresejo estas Hotel Bamer, modesta sed komforta en tre alloga,
historia kaj turisma kvartalo de la cxefurbo kaj kie eblas logxi en
diverslitaj cxambroj. Prezoj (en usonaj dolaroj):
Unulita cxambro kostas: $ 45.00
Dulita cxambro kostas: $ 32.00 pokape
Trilita cxambro kostas: $ 28.00 pokape
Kvarpersona cxambro
(kun nur 3 litoj) kostas: $ 25.00 pokape
Cxiuj prezoj inkluzivas matenmangxon, imposton kaj trinkmonon. Estas
tre grave konsideri, ke cxiuj personoj kiuj volos logxi en plurlitaj
hotelcxambroj ili mem devas sercxi aux organizi la aliajn personojn
kiuj volu same logxi kaj informi la LKK-on. (Ni ne garantias trovi por
vi cxambrokunulojn.)
POSTKONGRESA EKSKURSO[redakti | redakti fonton]
La kompleta kosto de PostKongreso estas $430.00 usonaj dolaroj.
Auxtobusan transportadon el Meksikurbo al Oahakurbo, en Oahakurbo kaj
reveno al Meksikturbo, enirojn al la muzeoj, al la arkeologiaj ruinoj,
Gelageco kaj al aliaj agadoj, 4 noktojn en hotelo laux la bazo de
dulitaj cxambroj (petu nin informojn pri la kosto de unulitaj
cxambroj, lauxdezire).
La PostKongreso komencos la lundo 23a de aprilo, vojagxante per
auxtobuso al Oahakurbo, kie okazos bonvenon fare de la lokaj
esperantistoj kaj malfermo de Filatela Ekspozicio en la Filatela
Muzeo.
Mardo 24a de aprilo, matenmangxo, taga ekskurso al la arkeologiaj
ruinoj de Mitla, de multaj aliaj vidindajxojn sur voje kaj tagmangxo.
Merkredo 25a, matenmangxo, ekskurso al la arkeologiaj ruinoj de Monte
Albán kaj aliaj vidindajxoj, mangxo survoje, en la nokto okazos la
bankedo kaj Gelageco.
Jauxdo 26a, matenmangxo, Diservo en Esperanto, vizito al precipaj
muzeoj kaj al la Katedralo de Oahakurbo, tagmangxo vizito al la lokaj
geesperantistoj.
Vendredo 27a, matenmangxo, eliro de Oahakurbo gxuante la belajn
koloniajn konstruajxojn per auxtobuso, promenado kaj mangxado en
Puxeblaurbo. Alveno al Meksikurbo, kun halto en la flughaveno kaj en
la eksKongresa hotelo.
Estas tre grave konsideri, ke cxi tiu PostKongresa vojagxo nur eblos
okazi se almenaux 20 personoj interesigxas kaj pagas la vojagxon.
Same ni rememoras al vi la neceson fari vian rezervojn tuj nun por via
vojagxo al la 5a TAKE de Meksiko!!
PRISKRIBO DE KELKAJ TURISMAJ LOKOJ KIUJN NI VIZITOS DUM LA 5A TAKE[redakti | redakti fonton]
MEKSIKURBO[redakti | redakti fonton]
Staras sur la antikva azteka cxefurbo Mesxikko-Tenocxtitlan. Nomata de
Aleksandro von Humboldt "La Urbo de la Palacoj". Grandan kvanton da
diverstemaj muzeoj oni eblas trovi cxi tie, kaj ankaux aztekaj piramidoj,
koloniaj kaj modernaj konstruajxoj. Lauxdire, gxi estas la urbo plej largxa
de la mondo, do almenaux pro ties logxantaro de pli malpli 20 milionoj. La
urbo prezentas diversajn kulturajn altirajxojn, kiel la impona palaco pri
Belaj Artoj farita el blanka marmoro, la grandan precipan urban placon cxi
tie nomata Zocalo (piedestalo), pro tio, ke dum la pasinta jarcento estis en
gxia mezo dum longa tempo la nura piedestalo de la statuo de Karlo la IV,
regxo de Hispanio. Cxirkaux la Zocalo estas la Nacia Palaco (nacia
sxtatestrejo), la Katedralo, la loka guvernia palaco, kaj la ruinoj de la
antikva Precipa Templo de aztekoj kun ties Apuda Muzeo, kaj proksime la
Muzeo de Cxefepiskopejo.
Aliaj gravaj konstruajxoj kaj lokoj en cxi tiu parto de la urbo estas: La
Posxta Palaco, la Muzeo de Moderna Arto, la Turo Latinamerika, la Palaco de
Bluaj Fajenckaheloj, la Palaco de Imperiestro Iturbide, la Centra Parko
nomata La Alameda Central, la Muzeo San Carlos, la Muzeo de Meksikurbo, la
Muzeo Militista, Muzeo Diego Rivera, la Muzeo de la Meksika Revolucio, la
Monumento de la Revolucio, la Statuo de la Regxo Karlo la IV, la Palaco
Mineja, la Palaco de Sankta Ildelfonso, antikva sidejo de la Nacia
Universitato, la sxoseoj: Juárez, Hidalgo, Majo 5a, Lazaro Cardenas, kaj
aliaj, la Zona Rosa (Rozkolora Kvartalo, kiu verdire tute ne havas tian
koloron, sed estas tre turisma loko).
Sude de la urbo estas la sidejo de la nuna Autonoma Meksika Nacia
Universitato, la Socximilkaj kanaloj; kiuj rememoras la tiutempa vivmaniero
de aztekoj en la urbo. En Cxapultepekparko estas la Nacia Antropologia
Muzeo, la Muzeo Rufino Tamayo, la Historia Nacia Muzeo (en la
Cxapultepekkastelo, kie logxis la dua imperiestro Maksimiliano de Habsburgo,
el Auxstrio), la Helika Muzeo (pri nacia historio), la Arta Muzeo, la urba
zoologiejo, la statuo pri Sendependenco. Norde estas la Baziliko de la
Gvadelupe-Virgulino. Proksime de la urbo estas la imponaj ruinoj de aliaj
nekonataj antikvaj logxantoj. Teotihuxakan. Meksikurbo havas cxion, kion
vizitanto deziru: diversstelaj hoteloj, restoracioj, noktaj kluboj,
magazenoj, koloniaj pregxejoj, kaj multe, multe pli.
OAHAKO[redakti | redakti fonton]
La Sxtato Oahako lokigxas sur la sudorienta parto de la Meksika
Respubliko, apud la Pacifika Oceano. La nomo venas el la nahuxatl
(azteka) lingvo, Huxasxjakak, kies radikoj estas Huxasxin (loka arbo),
Jakatl (pinto, komenco aux nazo) kaj Ko (loko), tiel do, gxi signifas
"Cxe la pinto de la Huxasxinarbo". Tia nomo en kelkaj lokaj lingvoj
estas:: Zapoteke: Luhulaa el luhu aux loho, loko kie estas, laa, loka
arbo . En la miksteka lingvo Nnjuhundua (Nnjuhu, vilagxo, aux tero;
ndua, loka arbo). Mihe; Huxak Huim; huxak estas la nomo de loka arbo,
huim okulo, je la vido de. Cxinanteka: Nikuhui el ni, pinto, kuhui,
loka arbo. Mazateka: "Najxince" el najxin, monto, kaj ce, loka
arbo. Kuxikateka: Nahanduva, el nahan, ligno, kaj duva, klariono,
trumpeto. Cxocxa: Kuncxaa, el kun, kapo, kaj cxaa, auxtoritato.
Elstaras la nahuxatl lingvaj geografiaj nomoj de multaj lokoj de
alilingvajaj popoloj, cxar la aztekoj konkeris ilin. La
hispankonkerintoj nomis gxin Antequera (Antekera).
Oahakurbo havas 244,727 enlogxantoj kaj en la tuta sxtato logxas
3'224,270 da personoj. La sxtatgrandeco estas de 95,364 km2, la 4.85%
de la tuta lando. Gxia alteco sur la marnivelo estas de 1,550 m. La
meza jara temperaturo estas de 29,3 gradoj C (maksimuma) kaj de 12,5 C
(minimuma). En la sxtato ni trovas diversajn klimatojn pro la
malsimilaj altecoj okazigitaj de la montaroj kiuj transpasas ties
teritorio; varma kaj seka apud la marbordo, varme humida sur la arbara
montaro, milda cxe la ceteraj partoj de la sxtato, sed malvarma sur
lokoj kun alteco post la 2,000 msmn. Oahakurbo lokigxas en la centra
parto de la sxtato. Gxia precipa ricxeco estas la arkeologiaj ruinoj
de ties antikvaj indigxenaj enlogxantoj. La koloniaj konstruajxoj de
la hispanaj konkerintoj, la grandega lingva diverseco de la logxantoj
kiuj devenas de la antikvaj indigxenaj kulturoj. Gxia klimato estas
milda en printempo: 25°C.
GELAGECO[redakti | redakti fonton]
Kvankam Gelageco nuntempe estas prezentata en kia ajna scenejo, tia
spektaklo havas sian propran teatron: la Auxditorio Gelageca, kiu
estas sur la loko kie la antikvaj logxantoj fondis la vilagxon
Huasxjakak, ekster la nuna urbo, je 2 km for. Tie ankaux estis la
teokalli (templo), en kiu cxiufoje frauxlino estis mortoferita honore
de la Diino Senteotl. Tiel do, la festo por la Maizdiino post kiam
hispanoj konkeris Amerikon, estis nomata de la kristanreligiaj pastroj
"El Lunes del Cerro" (la lundo de la monto). Kaj pli poste
"Guelaguetza" (oferado, en la zapoteka lingvo). Tia festo estis la
okazo por ke la logxantoj amuzigxu, danci kaj intersxangxi donacojn el
la restantaj produktoj kiuj ili havis post la stratmerkata vendado de
la finita antauxa tago.
La ermitejo "Santa Veracruz de los Carmelitas Descalzos" (Sankta
Verakruco de la Nudpiedaj Karmelanoj) estis konstruita en 1696 sur la
templo de la Diino Senteotl, kie en tiu tempo faris siajn festojn la
lokaj gravuloj. Nuntempe la du lundoj de la monto, sur la
Fortín-Monto cxe granda sen mura teatro, okazas la plej belaj, gravaj
kaj imponaj indigxenaj festoj de la lando. Dum la du lastaj lundoj de
la julia monato tien alvenas el cxiuj la sxtatregionoj diversaj
folklorikaj grupoj por montri siajn dancojn kaj muzikon.
De 1951 la festoj de la Lunes del Cerro sxangxis sian nomon por tiu pli
popola de "Guelaguetza", cxar la regionaj delegacioj kutime alportas
donacojn por la cxeestantoj, kiel: lokaj fruktoj, trinkajxojn kaj florojn;
krome ili oferas al la publiko siajn dancojn kaj muzikon. De tiam la dancoj
kaj la donacoj estas la precipa afero de la festadoj de la "Lunes del
Cerro", pro tio la vorto "Guelaguetza" nomigas la tutajn aktivecojn faratajn
dum la Unua kaj Dua Lundo de la Monto.
La nuntempa reprezentado de regionaj dancoj komencis en 1932, post kiam
elstaraj personoj proponis tion por eviti la perdon de la praavaj tradicioj,
de 1974 tiaj festoj okazas en la Auditorio del Cerro del Fortín, konstruita
sxajnante grekan amfiteatron. Antauxe sur tia loko estis rotondo konata kiel
"Rotonda de la Azucena" (Lilia Rotondo), unua sidejo de la nuntempaj festoj
de "Guelaguetza".
Post 1968 cxiu delegacio proponas kandidatinon por la beleckonkurso "Diosa
Centeotl", kio rememorigas la frauxlinon mortoferita por ke sia popolo havu
la favoron de la tiatempaj dioj. Kaj al tiu, kiu estas elektita oni kronas
publike, poste sxi prezidas la festadon.
MONTE ALBAN[redakti | redakti fonton]
Cxi tiu loko estis la antikva cxefurbo de la zapoteka popolo antaux
500 jarojn. Gxi lokigxas en la mezo de la Oahaka Valo, Monte Albán
havis en tiu tempo plenan ideologian, ekonomian kaj politikan
kontrolon de aliaj najbaraj popoloj. Siaj precipaj konstruajxoj estas:
La Granda Placo, la Pilkludejo, la Sistemo II, La Dancantoj,
Konstruajxo "J", Centraj Konstruajxoj G, H kaj I. La Palaco, Suda
Platformo, Sistemo 7-Cervo. la Tombo No. 7. Kaj la Precipa
Placo. Entute gxi havas 200 m. longe kaj 200 m. largxe. La originala
nomo ne estas precize konata. Lauxdire, la monto estis nomata zapoteke
Dhauxja kucx aux Dauxjakacx "Jada Monto". Dume, la mikstekoj konis
gxin en ilia lingvo kiel "Jakukui" "Verda Monto". De la XVII
jarcento la loko estas konata kiel Monte Alban, cxar ties terenoj
apartenis al iu hispano familinomata tiel aux Montalban.
Enirante la ruinojn, estas la apuda muzeo, kie la vizitanto povas vidi
cxiujn la lokojn vizitontajn en la arkeologia tereno. Gxi lokigxas je
la okcidento de la urbo Oahaka, je 10 Km sur la landvojo Oahako-Monte
Alban. La arkeologia urbo estis farita de la zapoteka kulturo sur la
pinto de monteto je 1948 m.s.n.m. La esplorita kaj riparita areo estas
la centra parto de la antikva zapoteka urbo kaj enhavas 7 km2 de la
tuto, kiu etendigxas je pli ol 20 Km2. La Precipa Placo estas
cxirkauxata de piramidoj, terasoj, placoj, kortoj kaj adorejoj, kie
kusxis temploj kaj palacoj. En kelkaj konstruajxoj eblas vidi
surmetajxojn konstruitajn dum jarcentoj. La konstruajxoj estas faritaj
horizontale, kun grandaj sxtuparoj cxirkauxataj de talusoj kiuj finas
en sxtontabuloj, konataj kiel duobla skapularo, kun E-formo, zapoteka
stilo simila al tiu de Teohtihuxakan, kiu estas sxtontabulo sur
taluso.
La precipaj konstruajxoj cxirkaux la placo estas: Pilkludejo, Templo
II, Templo P, Palaco Orienta kaj la Templo Q (flanko orienta); la
Pilkludejo elstaras pro sia imponeco, kaj la Palaco Orienta pro siaj
cxambroj. Templo G, H, I kaj J (meze de la placo); la Konstruajxo J
estas konsiderata kiel la unua astronomia observejo en Mezameriko; gxi
karakterizigxas pro sia centra akso-deklinacio kompare de la aliaj
konstruajxoj, ankaux pro ties reliefoj. Platformo Suda, elstaras pro
sia grandeco kaj pro siaj bazaj reliefoj, kiuj havas numerajn
sistemojn, skribajxojn kaj homojn kiuj reprezentas scenoj pri milito
kaj tempo. Sistemo M, Muro de la Dancantoj, Konstruajxo L, Konstruajxo
K kaj Sistemo IV (okcidenta flanko). La Muro de la Dancantoj havas
diversajn steleojn kiuj pere de reliefoj montras movantajn homojn. Pro
ties vizagxoj ili estas konsiderataj apartenantaj al la olmeka
kulturo. Platformo Norda, Sxinkita Korto, Konstruajxoj A kaj B,
Konstruajxo de la Geodezia Vertico (Norda Flanko). La Platformo Norda
elstaras pro sia grandeco kaj pro la kunigo de diversaj platformoj. La
Tombo 104 estas grava pro siaj muraj pentrajxoj, linteloj, reliefoj
kaj terakotaj funebraj oferajxoj. Gxi lokigxas cxe la malantauxa parto
de la Platformo.
MITLA[redakti | redakti fonton]
Cxi tiu loko estas nun la dua plej grava ceremonia centro de la
Oahakaj antikvaj kulturoj. La vorto Mitla aux Miktlan apartenas al la
nahuxatl azteka lingvo kaj signifas "Loko de Mortintoj", tamen cxi
tiuj ruinoj apartenas al la zapoteka kulturo kaj en tia lingvo estas
nomata "Ljobaa" (Loko de Enterigoj). En Mitla logxis la zapotekoj
inter la jaro 100 kaj 1521 de nia erao. Ties plej grava disvolvigxo
kaj posta disfalo (pro la hispankonkero) okazis inter la jaroj 750 kaj
1521.
Sendube la plej bela allogo de la Mitla arkeologio estas la diversaj
kaj abundaj ornamajxoj de siaj konstruajxoj faritaj el fretoj, ja
ekskluziva de cxi tiu loko. Entute estas kvin konstruajxgrupoj konataj
kiel: Suda Grupo, Adoba Grupo, Rivereta Grupo, Kolonara Grupo kaj la
Pregxeja Grupo. La du unuaj estas konsiderataj kiel ceremoniaj
tutajxoj, kie eblas trovi teramasajxojn kaj centrajn palacojn, la
aliaj tri estas konsiderataj kiel organizitaj palacoj, kun cxambroj
cxirkaux la kvadrataj kortoj. El tiuj kvin grupoj, la plej bone
konzervitaj estas la Kolonara Grupo kaj la Pregxeja Grupo.
La Kolonara Grupo karakterizigxas pro la cxeesto de monolitaj kolonoj,
el kie devenas tiu cxi nuna nomo. Gxi prezentas du grandajn
kvadratojn, el kiuj la norda estas limigita de platformoj sur siaj
kvar flankoj; la precipa konstruajxo trovigxas sur la norda parto; sur
la centro de la korto eblas vidi spurojn de iu adorejo, kies muro
estas farita taluse per du strioj, sur kiuj levigxas la bazo, la
tabulo kaj la kornico. La etagxo de la granda Kolonara Salono estas
rektangula. Tra tiu salono oni iras al la precipa palaco pere de
mallargxa pordo. Post elliri eblas trovi la fretan korton, el kiu oni
povas iri al la cxiuj kvar salonoj, ornamitaj pere de tri tabuloj kun
fretaj mozaikoj el cxizitaj sxtonoj, kiuj formas malsimilajn
geometriajn desegnajxojn sur cxiu strio; la fretoj estas formitaj el
miloj da poluritaj sxtonoj, intertreditaj sen ia ajna gluajxo.
En la nordaj kaj sudaj konstruajxoj estas la plej belaj tomboj, en
kiuj oni enterigis la pastrojn kaj la zapotekajn regxojn: en la unua
konstruajxo, fronte de la sxtuparo, estas la eniro de ia krucforma
tombo, kun antauxcxambroj; la plafono havas grandajn lintelojn el
monolita sxtono kaj la muroj estas ornamitaj per tabuloj kaj fretaj
mozaikoj; la orienta konstruajxo karakterizigxas pro tio ke gxi havas
kolonon el monolita sxtono kiu subtenas la plafonon.
UTILAJ INFORMOJ PRI MEKSIKO.[redakti | redakti fonton]
Kongresejo:[redakti | redakti fonton]
Hotelo Bamer, adreso: Avenida Juárez No. 52, colonia
Centro, México D. F., C. P. 06050. Bonvolu REZERVI NUR PERE DE LA LKK,
tre grave estas por ni ke vi informu pri via alvendato, horo,
flugnumero, noktoj, litoj kaj aliaj tiurilataj informoj.
Dokumentoj:[redakti | redakti fonton]
Cxiuj devas alporti pasporton, aux vojagxdokumenton aprobitan de la meksika
loka ambasadejo kaj la koncernan vizon. Oni devas konsulti la meksikan
ambasadejon por demandi plian informon pri nepre necesaj dokumentoj por
vojagxi al Meksiko.
Asekuro kaj sano:[redakti | redakti fonton]
Kongresanoj asekuru sin mem kontraux akcidentoj aux (rab)perdoj de
proprajxoj, LKK tute ne respondecas pro viaj havajxoj. Ankaux informigxu pri
la koncernaj vakcinoj postulataj por via vojagxo al Meksiko.
Impostoj:[redakti | redakti fonton]
Ili jam estas inkluzivitaj en la kosto de servoj, ekcepte de tiuj, kiuj
aparte postulas la pagon de iu imposto.
Dogano:[redakti | redakti fonton]
Oni rajtas kunporti personan kvanton da alkoholajxoj, tabakajxoj, parfumoj,
kaj jxuveloj, fotilon, radiricevilon aux magnetofonon, porteblan komputilon,
sportilojn, infancxaretojn. Oni ne rajtas kunporti armilojn, drogojn
(escepte kuraciste preskribitaj), pornografiajxojn. Estas konsilinde peti
informojn pri cxi tio cxe la meksika ambasadejo aux loka konsulejo.
Monsxangxo:[redakti | redakti fonton]
La meksika monerunuo estas ^ÓPeso^Ô kiu nuntempe trovigxas en ^Óflosanta^Ô
situacio, sed gxia valoro ne sxangxas multe, nur kelkaj cendoj de tago al
tago. Tiel do, gxia nuna valuto estas proksimume iom malpli ol dek cendoj da
usona dolaro. La hoteloj kutime havas monsxangxgicxetojn. La meksika peso
konsistas el 100 cendoj (centavos). Ekzistas monbiletoj de po 20, 50, 100,
200 kaj 500 pesoj (pri cxi du lastaj oni devas fari detalan rigardadon, cxar
kelkfoje estas falsaj) kaj moneroj de po 5 (jam preskaux ne uzata), 10, 20,
kaj 50 centavos kaj de po 1, 2, 5, 10, 20, kaj 50 pesoj (cxi du lastaj
preskaux ne troveblaj).
Trinkmono:[redakti | redakti fonton]
Estas kutime pagi 10% en restoracioj.
Kurento:[redakti | redakti fonton]
120-volta, 60-cikla, kontaktiloj plataj dupolusaj.
Posxto kaj telefono:[redakti | redakti fonton]
Prokxime de la Kongresa hotelo estas la Posxta Palaco por fari cxiujn
posxtajn servojn. La enurba telefon-voko eblas fari cxe diversaj strataj,
hotelaj kaj konstruajxaj publikaj telefongicxetoj. Kutime la pago estas pere
de telefonkarto kiu kostas 30 aux 50 pesoj. La telefon-voko enurba kostas
proksimume 2 pesoj po minuto.
Vetero:[redakti | redakti fonton]
Kutime la printempa vetero en la urbo estas iom varma (20-25
gradoj centigradoj).
Vestajxoj:[redakti | redakti fonton]
Kunportu legxerajn kaj simplajn vestajxojn.
Urba transporto kaj trafiko:[redakti | redakti fonton]
La precipa urba transportilo estas la Metroo, grandega reto kiu nur kostas 1.50 la bileto po vojagxo sen konsidero de la vojagxdistanco.
Video:[redakti | redakti fonton]
La sistemo uzata cxi tie por videobendoj estas la tipoj VHS kaj Beta.
Meksika horo:[redakti | redakti fonton]
Dum la Kongreso la meksika horo estos la tiel nomata Somera horo, kiu
kalkuleblas je 5 horoj de la Greenwich-a Meza Horo aux de la nuntempe
nomata Universala Kunordigita Horo.
Aligxilon sendu rete aux per normala posxto[redakti | redakti fonton]
5A TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO
MEKSIKURBO
15 al 25 de aprilo 2001
ALIGXILO
Familia(j) nomo(j)__________________________________________________
Nomo_____________________________________________________
Adreso: Strato________________________________________ Nro_________
Kvartalo___________________________________________________
Kodo_________________ Urbo_________________________________
Lando______________________________________________________
Retposxta adreso____________________________________________________
Agxo__________ Sekso____________
Pagmaniero:
-BANAMEX 509 36507 Mexico, D.F.
kotizo_____________________ donaco_____________________
-UEA konto mefa-h Nepre indiki: "kotizpagon por la 5a TAKE"
kotizo_____________________ donaco_____________________
-Alimaniere, b.v. klarigi_________________________________
kotizo_____________________ donaco_____________________
Hotel-Rezervo:
(NEPRE PAGI SAMTEMPE DE REGISTRO ALVENINTE AL LA TAKE)
-Bv. rezervi por mi cxambron en Hotelo Bamer: JES / NE
Mi volas ________-litan cxambron, kunhavata kun:
________________________________
________________________________
________________________________
-Bv. rezervi por mi cxambron en alispeca ho-
telo (mi sendas aparte klarigan leteron): JES / NE
-Mi faras propran logx-arangxon: JES / NE
URBAJ EKSKURSOJ.[redakti | redakti fonton]
(NEPRE PAGI SAMTEMPE DE REGISTRO ALVENINTE AL LA TAKE)
Mi volas partopreni en:
Mardo 17a. Universitato kaj Socximilko (US$20.00) JES / NE
Jxauxdo 19a. Ekskurso al Teotihuxakan (US$28.00) JES / NE
Vendredo 20a. Promenado tra Urbcentro (US$28.00) JES / NE
Sabato 21a. Bankedo (US$28.00) JES / NE
Dimancxo 22a. Antropologia Muzeo (US$20.00) JES / NE
POST KONGRESA EKSKURSO 23-27 aprilo (US$430) JES / NE
Mi volas ________-litan cxambron en Oahakurbo, kunhavata kun:
________________________________
Specialaj bezonoj aux komentoj:
__________________________________________________________________
__________________________________________________________________
__________________________________________________________________
Programo[redakti | redakti fonton]
- 15a de aprilo, dimanĉo
- Interkona Vespero
- 16a de aprilo, lundo
- Kongresa Malfermo
- Tradiciaj dancoj kaj muziko
- La esperantistoj dancas
- 17a de aprilo, mardo
- Programeroj
- Eliro al Soĉimilko
- Esperanto Internet-Kafejo
- Internacia Vespero
- 18a de aprilo, merkredo
- Amanda Higley, Diskut-Sesio
- Mark Fettes
- Bill Maxey
- Manifestado kontraŭ impostoj
- Ĉambra Muziko
- 19a de aprilo, ĵaŭdo
- Eliro al la Piramidoj
- Popola Meksika Muziko
- 20a de aprilo, vendredo
- "El Zócalo" kaj katedralo
- Kojoakan Preĝejo
- Preĝejo de Guadalupe
- Tutmonda Junulara Agado
- 21a de aprilo, sabato
- Disdono de atestiloj
- Kongresa Bankedo
- Danco post la Bankedo
- 22a de aprilo, dimanĉo
- Nacia Antropologia Muzeo
|