52 Europa
Eŭropo | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 52 Europa |
Aliaj nomoj | 1948 LA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Eŭropa vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
Dato de malkovro | 4-a de februaro 1858 |
Loko de malkovro | Parizo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
463,911 Gm (3,101 AU) 416,621 Gm (2,785 AU) 511,201 Gm (3,417 AU) |
Discentreco | 0,102 |
Meza anomaliangulo | 70,730° |
Klinangulo | 7,466° |
Periodo | 1 994,629 tagoj (5,46 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
128,992° |
Argum. de periapsido | 343,553° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
362 × 302 × 252 km[1] 303,918 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,65 ± 0,16) × 1019 kg[1] (1 140 ± 130) kg/m3[1] ~ 0,11 m/s2 ~ 0,20 km/s |
Rotacia periodo | 0,2347 tago (5,633 horoj) |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Averaĝa - Maksimuma |
~ 173 K 258 K |
Geometria albedo | 0,058 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 6,31 |
52 Eŭropo estas, kun averaĝa diametro de 300 km, unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono.
Ĝin malkovris la 4-an de februaro 1858 la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt el sia pariza privata observejo. Ĝi ricevis la nomon de Eŭropa, amatino de Zeŭso en la helena mitologio. (Ankaŭ tiun nomon ricevis la Jupitera luno Eŭropo.)
Eŭropo estas proksimume la sepa plej volumena asteroido, kvankam ĝi havas malgrandan denson : ĝi estis verŝajne dispecigita pro perforta alfrapo. Ĝi estas C-tipa, karboneca asteroido. Ĝia orbitaj elementoj proksimas de tiuj, de la Higia familio sed ne estas ties ano. Spektra studo montras ĉeeston de olivino kaj pirokseno ĉe ĝia surfaco, kaj estas ebleco, ke ĝia komponiĝo varius laŭ la loko.
Ĝia luma kurbo estis malfacile analizebla: dum ia tempo, oni ne sciis ĉu la rotacia periodo estas 5,5 aŭ 11 horoj, kaj, oni ne ankoraŭ precize konas ĝian aksan klinitecon, kiu estus ĉu 14°, ĉu 54°.
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle)