52 Europa

52 Europa | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 52 Europa |
Aliaj nomoj | 1948 LA |
Historio | |
Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
4-a de februaro 1858 Parizo (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
463,911 Gm (3,101 AU) 416,621 Gm (2,785 AU) 511,201 Gm (3,417 AU) |
Discentreco | 0,102 |
Meza anomaliangulo | 70,730° |
Klinangulo | 7,466° |
Periodo | 1 994,629 tagoj (5,46 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
128,992° |
Argum. de periapsido | 343,553° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
362 × 302 × 252 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,65 ± 0,16) × 1019 kg[1] (1 140 ± 130) kg/m3[1] ~ 0,11 m/s2 ~ 0,20 km/s |
Rotacia periodo | 0,2346 tago (5,6304 horoj) |
Aksa kliniteco | ? |
Surfaca temperaturo - Averaĝa - Maksimuma |
~ 173 K 258 K |
Geometria albedo | 0,058 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 6,31 |
52 Europa estas, kun averaĝa diametro de 300 km, unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono.
Ĝin malkovris la 4-an de februaro 1858 la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt el sia pariza privata observejo. Ĝi ricevis la nomon de Eŭropa, amatino de Zeŭso en la helena mitologio. (Ankaŭ tiun nomon ricevis la Jupitera luno Eŭropo.)
Eŭropo estas proksimume la sepa plej volumena asteroido, kvankam ĝi havas malgrandan denson : ĝi estis verŝajne dispecigita pro perforta alfrapo. Ĝi estas C-tipa, karboneca asteroido. Ĝia orbitaj elementoj proksimas de tiuj, de la Higia familio sed ĝi ne estas ties ano. Spektra studo montras ĉeeston de olivino kaj pirokseno ĉe ĝia surfaco, kaj estas ebleco, ke ĝia komponiĝo varius laŭ la loko.
Ĝia luma kurbo estis malfacile analizebla: dum ia tempo, oni ne sciis ĉu la rotacia periodo estas 5,5 aŭ 11 horoj, kaj, oni ne ankoraŭ precize konas ĝian aksan klinitecon, kiu estus ĉu 14°, ĉu 54°.
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Photometry and model of selected main belt asteroids (Lummezuro kaj modeloj de elektitas ĉefzonaj asteroidoj)
- angle 52 Europa : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
- angle Slipo de (52) Europa (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
51 Nemausa | 52 Europa | 53 Kalipso |