5905 Johnson
| 5905 Johnson | |
| asteroido | |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 5905 Johnson |
| Aliaj nomoj | 1989 CJ1 |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
| Dato de malkovro | 11-a de februaro 1989 |
| Loko de malkovro | Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
285,800 Gm (1,910 AU) 265,190 Gm (1,773 AU) 306,409 Gm (2,048 AU) |
| Discentreco | 0,07211 |
| Meza anomaliangulo | 336,708° Epoko: 21-a de januaro 2022 |
| Klinangulo | 27,524° |
| Periodo | 964,501 tagoj (2,641 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 21,55 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
141,252° |
| Argum. de periapsido | 208,873° |
| Terdistanco - Minimuma |
115,798 Gm (0,7740 AU) |
| Naturaj satelitoj | 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | Kombinata: 4,79 ± 0,07 km Ĉefa korpo: 4,45 ± 0,1 km |
| Rotacia periodo | 0,1576 tago (3,7824 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,198 ± 0,022 |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 13,98 |
5905 Johnson estas tre malgranda, meze hela duopa asteroido de la interna asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 11-an de februaro 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la kolonelo-leŭtenanto Lindley N. Johnson,[1] organizanto de la aktiva gvato de la kosmo por malkovri kaj sekvi la apudterajn objektojn. Li kontribuis al la disvolviĝo de la JPL-a projekto Near Earth Asteroid Tracking.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio kaj en orbita resonanco 5:7 kun Marso.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 1-an de aprilo 2005 per analizo de ĝia luma kurbo de B. D. Warner, P. Pravec, P. Kušnirák, D. Pray, A. Galad, Š. Gajdoš, P. Brown, kaj Z. Krzeminski; anoncita la 13-an de aprilo 2005.
Tiu satelito havas orbitan periodon de 0,9077 ± 0,00002 tagoj (21,785 horoj), la granda duonakso de ĝia orbito estas proksimume 9,3 km kaj ĝia diametro estas 1,78 ± 0,18 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (5905) Johnson; paĝo de Wm. Robert Johnston
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
|---|---|---|
| 5904 Württemberg | 5905 Johnson | (5906) 1989 SN5 |
