6266 Letzel
6266 Letzel | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 6266 Letzel |
Aliaj nomoj | 1986 TB3 ; 1979 QO7 ; 1979 SL3 ; 1986 VE5 |
Historio | |
Malkovrinto | Antonín Mrkos |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
4-a de oktobro 1986 České Budějovice (Ĉeĥio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
339,863 Gm (2,272 AU) 277,794 Gm (1,857 AU) 401,933 Gm (2,687 AU) |
Discentreco | 0,183 |
Meza anomaliangulo | 269,596° |
Klinangulo | 5,172° |
Periodo | 1250,740 tagoj (3,424 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
171,026° |
Argum. de periapsido | 124,308° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 13,5 |
6266 Letzel estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de oktobro 1986 de la ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos elde la Observatorio Kleť, apud České Budějovice, tiam en Ĉeĥoslovakio (nun en Ĉeĥa Respubliko).
Ĝi estis nomita en honoro de la ĉeĥa arkitekturisto Jan Letzel, (1880 – 1925), kiu laboris en Japanio de 1907 al 1923. Li planis la konstruon de la Prefekta Komercia Eksposzicia Halo de Hiroŝimo en 1915. Tiu konstruaĵo monde famiĝis kiam, duone ruinigita de la nuklea eksplodo de la 6-a de aŭgusto 1945, ĝi estis gardita kiel memorigaĵo sub la nomo de "atombombita kupoldomo".
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Slipo de (6266) Letzel (de IAU Minor Planet Center)
- angle 6266 Letzel : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
(6265) 1985 TW3 | 6266 Letzel | 6267 Rozhen |