7584 Ossietzky
7584 Ossietzky | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7584 Ossietzky |
Aliaj nomoj | 1991 GK10 ; 1979 XG1 ; 1994 YQ |
Nomita laŭ | Carl von Ossietzky vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Freimut Börngen |
Dato de malkovro | 9-a de aprilo 1991 |
Loko de malkovro | Tautenburg |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
431,347 Gm (2,883 AU) 398,599 Gm (2,664 AU) 464,095 Gm (3,102 AU) |
Discentreco | 0,0759 |
Meza anomaliangulo | 273,724° |
Klinangulo | 3,264° |
Periodo | 1788,343 tagoj (4,896 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,53 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
108,485° |
Argum. de periapsido | 344,174° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,96 km vd |
Rotacia periodo | 2,726 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,286 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
7584 Ossietzky estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 9-an de aprilo 1991 de la germana astronomo Freimut Börngen elde la Observatorio Karl Schwarzschild, en Tautenburg (Germanio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la germana publicisto Carl von Ossietzky (1889–1938), ĉefredaktoro de la semajna revuo Die Weltbühne de 1927 ĝis 1933. Fervora respublikisto, li avertis kontraŭ la militarismo kaj la Naziismo. En 1931 li estis malliberigita pro esti diskonigita la re-armadon de la germana regno, en malobservo de la Traktato de Versajlo. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1935 dum li estis en malliberejo, sed oni ne permesis, ke li akceptis ĝin. Li estis liberigita en 1936 sekve al tutmondaj protestoj sed mortis nelonge poste pro malbona traktado, kiun li estis suferinta en malliberejo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7583 Rosegger | 7584 Ossietzky | (7585) 1991 PK8 |