7766 Jododaira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
7766 Jododaira
asteroido
Oficiala nomo 7766 Jododaira
Aliaj nomoj 1991 BH2 ; 1986 EJ5
Historio
Malkovrintoj Kin Endate kaj
Kazuro Watanabe
Dato de malkovro
Loko de malkovro
23-a de januaro 1991
Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
457,918 Gm (3,061 AU)
423,076 Gm (2,828 AU)
492,760 Gm (3,294 AU)
Discentreco 0,0761
Meza anomaliangulo 86,371°
Klinangulo 10,981°
Periodo 1956,104 tagoj (5,356 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,03 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
340,929°
Argum. de periapsido 115,834°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,1
v  d  r
Information icon.svg

7766 Jododaira estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 23-an de januaro 1991 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio, Hokajdo.

Ĝi ricevis la nomon de la altebenaĵo Ĝododaira (japane : 浄土平, Jododaira, 1600 m super la marnivelo), kie la unua vere granda festo de la steloj okazis en Japanio : la "Stela Festivaloj de Ĉiro", de 1975 ĝis 1984. Ĝododaira estas proksime de la supro de la montoj Azuma, fama ĉeno da vulkanoj en gubernio Fukuŝima. Post la forta vulkana erupcio de 1893, Percival Lowell grimpis la monton por enketi pri la rezulto de tiu erupcio. Cent jaroj poste, astronomia observatorio[1] estis establita tie kaj estas malfermitaj al la publiko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Observatorio de Ĝododaira (japane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (7001 - 8000) Poste:
(7765) 1991 AD 7766 Jododaira 7767 Tomatic