809 Lundia
| 809 Lundia | |
| asteroido | |
809 Lundia (videbla magnitudo 16,6) apud stelo de videbla magnitudo 15,6.
| |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 809 Lundia |
| Aliaj nomoj | 1915 XP; 1936 VC |
| Nomita laŭ | Lund Observatory vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Max Wolf |
| Dato de malkovro | 11-a de aŭgusto 1915 |
| Loko de malkovro | Hejdelbergo |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | asteroida zono vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
341,556 Gm (2,283 AU) 275,743 Gm (1,843 AU) 407,368 Gm (2,723 AU) |
| Discentreco | 0,193 |
| Meza anomaliangulo | 42,298° |
| Klinangulo | 7,143° |
| Periodo | 1 260,094 tagoj (3,45 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,53 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
154,685° |
| Argum. de periapsido | 196,321° |
| Naturaj satelitoj | S/2005 (809) 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 6,9 ± 2.4 km (ĉefa korpo) |
| Maso | 0,2 - 2 × 1015 kg |
| Rotacia periodo | 0,6424 tago (15,418 horoj) (sinkrona rotacio) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
165 -180 K 260 - 280 K |
| Geometria albedo | ~ 0,4 (taksita proksima de tiu de 4 Vesta) |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | V |
| Absoluta magnitudo | 11,8 |
809 Lundia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 11-a de aŭgusto 1915 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo referas al la Observatorio de Lund en Svedio.
Eco
[redakti | redakti fonton]Ĝia orbito similas tiujn de la anoj de la Flora familio, sed ĝia spektra V-tipo montras, ke ĝi estus ero elŝirita de 4 Vesta pro forta alfrapo. La kialo de ĝia orbito, malproksima de tiuj de la Vesta familio estas neklara, sed aliaj ekzemploj de V-tipaj asteroidoj foraj de la Vesta familio estas konataj[1]. Oni hipotezis kun-efikoj de la efiko Yarkovsky kaj resonancoj kun Jupitero kaj Saturno[2].
Ĝia albedo, nekonata, estis taksita kiel proksima de tiu de 4 Vesta (0,423).
Duopa sistemo
[redakti | redakti fonton]Satelito, provizore nomata S/2005 (809) 1 estis trovita en 2005 per analizo de luma kurbo, far de A. Kryszczynska, T. Kwiatkowski, R. Hirsch, M. Polinska, K. Kaminski kaj A. Marciniak, de la observejo de Poznań[3]. La grandoj de ambaŭ korpoj aperas tre proksimaj, ĉar dum reciprokaj kaŝadoj, la brilo malpligrandiĝas tiel, kiel ĉiu korpo tute kaŝus la alian[4]
Se la albedo de ambaŭ korpoj estus proksima de 0,4 (kiel tiu de 4 Vesta), la satelito havas diametron de 6,1 ± 2.1 km. Ĝi orbitas kun periodo de 15,418 horoj (0,6424 tago) je distanco de 15,8 km. La rotacia periodo de ambaŭ korpoj estas ankaŭ 15,418 horoj (kaptita rotacio).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Discovering new V-type Asteroids in the Vicinity of (4) Vesta. (Malkovro de novaj V-tipaj asteroidoj en la proksimo de 4 Vesta) D. Lazzaro kaj al. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ On the V-type asteroids outside the Vesta family (Pri la V-tipaj asteroidoj foraj de la Vesta familio) V. Carruba kaj al. (angle)
- ↑ Elektronika telegramo N° 239, anonco de la malkovro (angle)
- ↑ Physical studies of asteroids at Poznan Observatory (Fizikaj studoj pri asteroidoj, Observatorio de Poznań) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle 809 Lundia, kompilata de Wm. Robert Johnston
- angle New binary asteroid 809 Lundia (Nova duopa asteroido 809 Lundia)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
|---|---|---|
| 808 Merxia | 809 Lundia | 810 Atossa |

