85214 Sommersdorf
Aspekto
85214 Sommersdorf | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 85214 Sommersdorf |
Aliaj nomoj | 1992 SZ1 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Freimut Börngen kaj Lutz D. Schmadel |
Dato de malkovro | 21-a de septembro 1992 |
Loko de malkovro | Tautenburg (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
324,474 Gm (2,169AU) 272,814 Gm (1,824 AU) 376,135 Gm (2,514 AU) |
Discentreco | 0,1592 |
Meza anomaliangulo | 226,814° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 3,414° |
Periodo | 1166,759 tagoj (3,194 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
33,635° |
Argum. de periapsido | 344,962° |
Terdistanco - Minimuma |
123,568 Gm (0,826 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,529 ± 0,169 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,074 ± 0,013 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,1 |
85214 Sommersdorf estas tre malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbita resonanco 9:4 kun Jupitero.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 21-an de septembro 1992 de la germanaj astronomoj Freimut Börngen kaj Lutz D. Schmadel elde la Observatorio Karl Schwarzschild en Tautenburg (Germanio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ŝuldas sian nomon al la vilaĝo Sömmersdorf, kvartalo de la municipo Euerbach en la norda parto de Bavario. Ĉiuj kvin jaroj de 1968, la Frankonia Pasiona Ludo de Sömmersdorf (germane : Fränkische Passionsspiele Sömmersdorf) estas prezentata tie en plena aero kun ĉirkaŭ 400 partoprenantoj, el kiuj du trionoj vivas en la vilaĝo. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena aera scenejo por la Pasiona Ludo de Sömmersdorf Arkivigite je 2020-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (85001 – 86000) | Poste: |
---|---|---|
(85213) 1992 RN7 | 85214 Sommersdorf | 85215 Hohencolerno |