916 Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
916 Ameriko
asteroido
Oficiala nomo 916 America
Aliaj nomoj 1915 S1
Historio
Malkovrinto Grigorij Neujmin
Dato de malkovro
Loko de malkovro
7-a de aŭgusto 1915
Simeizo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,799 Gm (2,365 AU)
270,323 Gm (1,807 AU)
437,125 Gm (2,922 AU)
Discentreco 0,236
Meza anomaliangulo 172.400°
Klinangulo 11,097°
Periodo 1328,164 tagoj (3,636 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,37 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
329,84°
Argum. de periapsido 41,538°
Fizikaj ecoj
Diametro 33,23 ± 1,3 km
Rotacia periodo ~ 1,58 tago (~ 38 horoj) ?
Geometria albedo 0,0530 ± 0,004
Observaj ecoj
Spektroklaso  ?
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 11,20
v  d  r
Information icon.svg

916 Ameriko estas malhela malgranda asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio, la 7-an de aŭgusto 1915, dum la unua mondmilito.

Ĉar la observatorio de Simeizo ne povis plu komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, la asteroidoj tiam malkovritaj ricevis provizorajn numerojn kun la grekan literon Σ, kiu estis ŝanĝita al S.

Ĝi estis nomita "America" (Ameriko) la 24-an de februaro 1923 post la Koncilio de la Astronomoj de la observatorio Pulkovo kiu decidis "celebri la amikajn rilatojn inter la observatorioj kaj astronomoj"[1].

Alia ebla kialo de la nomo estas dankado al Usono por la helpo de la American Relief Administration dum la malsatego en Krimeo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asteroid (916) America, de A. Ivanoff Popular Astronomy, Vol. 31, 1923, p.364 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
915 Cosette 916 Ameriko 917 Lyka