9950 ESA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
9950 ESA
asteroido
Oficiala nomo 9950 ESA
Aliaj nomoj 1990 VB
Historio
Malkovrinto Christian Pollas
Dato de malkovro
Loko de malkovro
8-a de novembro 1990
Caussols (Francio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
365,185 Gm (2,441 AU)
171,627 Gm (1,147 AU)
558,742 Gm (3,735 AU)
Discentreco 0,5300
Meza anomaliangulo 15,801°
Klinangulo 14,588°
Periodo 1393,090 tagoj (3,814 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
253,862°
Argum. de periapsido 103,191°
Terdistanco
- Minimuma

42,926 Gm (0,2869 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,47 km
Geometria albedo 0,10
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 16,0
v  d  r
Information icon.svg

9950 ESA estas tre malgranda, meze hela amora asteroido, malkovrita la 8-an de novembro 1990 de la franca astronomo Christian Pollas elde la Observatorio de Calern en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).

Ĝi estas ĉefe marsrenkonta asteroido :
-La 12-a de marto 1987 ĝi pasis al 0,09904 AU (14,817 milionoj da km) de Marso
-La 2-a de januaro 2132 ĝi pasos al 0,04533 AU (6,781 milionoj da km) de tiu planedo.

Ĝi estas kasifikata ankaŭ kiel terrenkonta asteroido, kvankam ĝia perihelio restas pli granda ol unu astronomia unuo, kaj ĝia orbita klinangulo tenas ĝin sufiĉe malproksima de Tero : la nunepoka minimuma interdistanco inter ĝia orbito kaj tiu de Tero estas 42,926 milionoj da km.

- La 18-an de oktobro 1989 ĝi pasis al 0,3934 AU (58,856 milionoj da km) de Tero
- La 17-an de oktobro 2112 ĝi pasos al 0,2789 AU (41,724 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi estis nomita per la akronimo ESA, por European Space Agency (Eŭropa Kosma Agentejo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9949 Brontosaurus9950 ESA9951 Tyrannosaurus