Liberala demokratio
La liberala demokratio estas formo de regado kiu konsistas en reprezenta demokratio en kiu la kapablo de la elektitaj reprezentantoj al la politikaj decidoj estas limigita al la reguloj de la laŭjura ŝtato kaj normale estas moderata per konstitucio kiu regas la protektadon de la konstituciaj rajtoj kaj de la kolektivaj kaj individuaj liberecoj, kaj establas tiu konstitucio restriktojn kaj al la regantoj kaj al la plenumo de la volo de difinita socia majoritato ene de tiu liberala demokratio.
La rajtoj kaj la liberecoj garantiitaj per la konstitucioj de la liberalaj demokratioj estas variaj, sed normale inkludas grandan parton de la jenaj rajtoj: al justa jura proceso, al intimeco, al privata posedo kaj al la egaleco antaŭ la leĝo, same kiel al la klasikaj liberecoj, nome la esprimliberecon, la asocilibereco kaj la religia libereco. En la liberalaj demokratioj tiuj rajtoj (foje konataj kiel "fundamentaj rajtoj") kutime estas regulitaj ĉu konstitucie ĉu pere de leĝoj. Krome ĝenerale estas civilaj institucioj kiuj havas la rajton kaj kapablon administri aŭ plifortigi tiujn rajtojn.
La liberalaj demokratioj estas kutime karakterizataj per la politikaj toleremo kaj plurismo; la diferencaj ideoj kaj sociaj kaj politikaj, eĉ la plej ekstremaj, povaj kunekzisti kaj konkurenci por atingi la politikan povon, ĉiam sur demokratia bazo. La liberalaj demokratioj okazigas periode balotojn per kiuj la diversaj politikaj grupoj konkurencas kiel dirite por atingi la politikan povon.
La termino "liberala" ene de la esprimo "liberala demokratio" ne signifas, ke la regado de tiutipa demokratio devas strikte sekvi la politikan ideologion de la liberalismo, kvankam ja la pura koncepto de "liberala demokratio" naskiĝis de la tendenco de la politika liberalismo.