Lerminia turdo
Aspekto
Lerminia turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lerminia turdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cichlherminia lherminieri (Lafresnaye, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Lerminia turdo (Cichlherminia lherminieri) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas monotipa, tio estas la ununura specio, en la genro Cichlherminia. Ĝi troviĝas en Malgrandaj Antiloj nome en Dominiko, Gvadelupo, Moncerato kaj Sankta Lucia. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata de habitatoperdo.
Ĝi estas 25-27 cm longa mezgranda turdo. La supraj partoj estas tute malhelbrunaj. Ĝi estas bruneca sube kun blankaj makuletoj (skvameca) en brusto, flankoj kaj supra ventro, kaj pli blanka en suba ventro. Estas flavaj gamboj, beko kaj nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula ege rimarkinda. La voĉo estas muzika kanto el altaj ripozejoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cichlherminia lherminieri. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio 2007.
- En la angla pri tiu specio[rompita ligilo]