Saltu al enhavo

Chuck Israels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:41, 31 jan. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Chuck Israels
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1936 (1936-08-10) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Fiorello H. LaGuardia High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
universitata instruisto
ĵazmuzikisto
kontrabasisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.chuckisraelsjazz.com/
vdr

Charles „Chuck“ Israels (* 10-an de aŭgusto 1936 en Novjorko, Novjorkio) estas usona basinstrumentisto kaj komponisto de ĵazo. Li famiĝis pro sia kunverkado kun pianisto Bill Evans.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Chuck Israels meminstruis al si kontrabasludon, sed studis pli malfrue muzikon ĉe Universitato Brandeis kaj en 1959 je Parizo. En 1960 li fariĝis membro de la sesopo de George Russell, surdiskigis i.a. kun Cecil Taylor, Eric Dolphy, Stan Getz, Herbie Mann, Herbie Hancock, Coleman Hawkins, J. J. Johnson, John Coltrane kaj Monica Zetterlund. Chuck Israels restos en memoro per sia muzikado en la triopo de Bill Evans, en kiun li membriĝis post la morta akcidento de basisto Scott LaFaro en 1961. Ĝis 1966 li kunverkis albumojn kiel Nirvana, At Shelly Manne’s Hole, How My Heart Sings!, Moon Beams kaj Bill Evans At Town Hall ein. Chuck Israels pri la verkado kun Bill Evans: „Estis tre laborintensa verkado - stimula, streĉa kaj koncentrita samtempe. Oni aŭdas tion de la sonregistraĵoj – silento dum la muziko, neniu aplaŭdo je la fino de soloo – ĉiuj aŭskultantoj sciis, ke jen artisto je verkado, kies enan pensofluon ili iamaniere partoprenis“. [1]

Ekde 1986 Israels estis direktisto de la der ĵazstudoj ĉe Okcident-Vaŝingtonia Universitato en Bellingham.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Israels pri la sonregistradoj de At Shelly Manne’s Hole, cit. laŭ Petrik: Bill Evans