Saltu al enhavo

Balatonakarattya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:29, 2 mar. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Balatonakarattya [balatonakaratja] estas malgranda vilaĝo, sed signifaj banloko kaj feriejo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi, en Distrikto Balatonalmádi. La loknomo signifas: volo de Balatono.

Bordo ĉe Balatonakarattya

Balatonakarattya situas sur mildaj deklivoj, ĉe norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. La feriejo dekomence havas stacidomon.

En la 19-a jarcento oni komencis konstrui feriajn domojn. La teritorio mem ĉiam apartenis al Balatonkenese En 1910 oni komputis tie 163 homojn. Ankaŭ nun en la vilaĝo loĝas nur somere. En 2005 oni fondis submunicipon. La vera sendependiĝo okazis en 2014, sed la administrado okazas daŭre en Balatonkenese.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]