Laŭ la kovrilo de la libro, ĝi estis eldonita en Berno de Universala Esperanto-Asocio. UEA oficiale informis, ke ĝi ne estis la eldoninto[2]. La tradukinto klarigis, ke:
„ UEA havas neniajn rilatojn al la eldono de tiu-ĉi broŝuro. Mi presigis la anoncojn pri la asocio kaj „Esperanto“ sen ilia scio, intencante servi al ili ”
„ Forta impresa alvoko al la militantaj popoloj por ke ili ĉesigu sian kruelan intermortigadon, ke ili ribelu kontraŭ la kaŝataj monaj potencoj kiuj pro profitemo puŝas ilin unu kontraŭ alia. ”