Ilonka Kormos
Ilonka Kormos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kováltsik Ilona Anna Berta |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1882 en Kétújfalu |
Morto | 18-an de julio 1962 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1902) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Ilonka Kormos [kormoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kormos Ilonka estis hungara operetkantisto, primadono, subreto. Ŝia origina familia nomo estis Kováltsik [kovAlĉik], ŝiaj ĉiuj personaj nomoj estis Ilona Anna Berta.
Ilonka Kováltsik[1][2] naskiĝis la 4-an de novembro 1882 en Németújfalu, ŝi mortis la 18-an de julio 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilonka Kormos akiris aktoran diplomon en Tutlanda Reĝa Teatra Akademio en 1902, sed ŝi komencis sian aktoran karieron post 2 jaroj. En 1906 ŝi estis membro de aktortrupo de Albert Kövessy, en 1908 ŝi rolis en Népszínház, poste trupo de Lajos Palágyi. Inter 1912-1914 ŝi ludis en Theater an der Wien kaj de:Raimundtheater, poste en pluraj budapeŝtaj teatroj ĝis 1921. Ŝi edziniĝis en 1923 kaj eksedziniĝis en 1960.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Jenő Huszka: Bob herceg - ĉefrolo
- Leo Fall: Elvált asszony - Gonda
- Ferenc Lehár: Éva -
- Imre Kálmán: A csárdáskirálynő - Sylvia
Ŝia filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Egy koldusgróf (1917) - Jessie