Internacia Socio por Kriŝna Konscio
Internacia Socio por Kriŝna Konscio | ||
---|---|---|
religia organizaĵo • religia subgrupo • internacia organizaĵo vd | ||
Dum | 13-a de julio 1967 - nekonata/nuntempe | |
Sekvanto | Science of Identity Foundation | |
Fondintoj | A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada vd | |
Sidejo | Mayapur | |
Posedataj kompanioj | Bhaktivedanta Book Trust • Hare Krishna Food for Life vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Internacia Socio por Kriŝna Konscio (angle International Society for Krishna Conciousness; ankaŭ konita per sia angla akronimo ISKCON) estas hinduisma nova religia movado kiu estis fondita de A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada en Novjorko en 1966.[1] Ties kernaj kredoj estas bazitaj sur la Hinduismaj sankaj skribaĵoj, partikulare la Bagavadgito kaj la Bagavata Purano, kaj sur la tradicio de la Gaudija Vajŝnavismo, kiu havis aliĝintojn en Hindio ekde la fino de la 15a jarcento kaj sekvantojn en Ameriko kaj Eŭropo ekde la komenco de la 1900-aj jaroj.[2]
Principaj kredoj kaj praktikoj
Laŭ la koncepto de dieco de bengala Viŝnuismo, la absoluta vero estas la dio Kriŝno, malkovrita en aliaj diaj aspektoj.
Spirita praktiko inkluzivas meditadon helpe kaj pri mantroj, kies ĉefa estas Hare Kriŝna (de kiu devenas la populara kromnomo de tiu ĉi movado). Ĉi tiu mantro estas medita preĝo kunmetita de la nomoj de Dio en sanskrito.
Laŭ la kredo, meditado pri la mantro helpas la praktikanton veki sin al sia vera naturo kiel ento de vivo (sat), konscia (cit) kaj plena de ĝojo (ānanda). Praktikistoj sekvas laktovegetarisma dieto, evitanta drogojn, sekson, kiu ne estas parto de geedza devontigo, kaj nerespondecan dungadon, kiel hazardludo.
Vidu ankaŭ
- Hare Kriŝna (mantro)
- Bhakti
Notoj
- ↑ Gibson 2002, p. 6
- ↑ Bharati, Baba Premanand Arkivigite je 2017-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 1an de oktobro 2017 en Wayback Machine. Hinduism.enacademic.com. Alirita la 7an de julio 2020.