Meklenburga golfo
Meklenburga golfo | ||
---|---|---|
golfeto [+] | ||
Akvejo | Balta maro | |
Koordinatoj | 54° 20′ 0″ N, 11° 40′ 0″ O (mapo)54.33333333333311.666666666667Koordinatoj: 54° 20′ 0″ N, 11° 40′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 3 500 km² (350 000 ha) [+] | |
Areo | 3 500 km² (350 000 ha) [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Meklenburga golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Bay of Mecklenburg [+] | ||
La meklenburga golfo - germane Mecklenburger Bucht - estas parto de la sudokcidenta flanko de la Balta Maro. Temas pri la plej granda baltmara golfo ene de Germanio. La regiono malprecize limiĝas per linio de la orienta pinto de la insulo Fehmarn (loko nomata Staberhuk) en Ŝlesvigo-Holstinio ĝis la norda pinto de la duoninsulo Darß (loko nomata Darßer Ort) en Meklenburgo-Antaŭpomerio. La sudokcidenta parto de la meklenburga golfo aparte nomatas "lubeka golfo", kaj la plej suda parto de ĝi "vismara golfo" (aŭ "golfo de Wismar", laŭ la samnoma urbo).
Insuloj
[redakti | redakti fonton]En la meklenburga golfo situas la insulo Poel kaj la insuletoj Walfisch kaj Langenwerder.
Marhavenoj
[redakti | redakti fonton]La plej grandaj marhavenaj urboj ĉe la meklenburga golfo estas la Hansaj urboj Lubeko (germane Lübeck), Wismar kaj Rostock.
Pliaj marbordaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Ŝlesvigo-Holstinio
[redakti | redakti fonton]- insulo kaj urbo Fehmarn
- Großenbrode
- Dahme
- Kellenhusen
- Grömitz
- Neustadt (Holstinio)
- Sierksdorf
- Scharbeutz
- Timmendorfer Strand
- Lübeck-Travemünde
Meklenburgo-Antaŭpomerio
[redakti | redakti fonton]- Boltenhagen
- Rerik
- Heiligendamm (urboparto de Bad Doberan)
- Kühlungsborn
- Warnemünde (urboparto de Rostock)
- Graal-Müritz
- Dierhagen
- Wustrow
- Ahrenshoop
- Darß