Nacia Universitato Cheng Kung
Nacia Universitato Cheng Kung | ||
---|---|---|
nacia universitato publika esplorada universitato | ||
moto | 窮理致知 Serĉado de vero pere de ĝisfunda rezonado | |
Informoj | ||
fondodato | 15-a de januaro 1931 | |
speco | Publika esplora universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 23° 0′ 0″ N, 120° 13′ 0″ O (mapo)23120.21666666667Koordinatoj: 23° 0′ 0″ N, 120° 13′ 0″ O (mapo) | |
lando | Tajvano | |
adreso | [701]臺南市東區大學路1號 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 22 000 vd | |
Diversaĵoj | ||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
Nacia Universitato Cheng Kung (mandarene :國立成功大學/成大; angle National Cheng Kung University, NCKU) estas publika universitato, situanta en Tajnano, Tajvano, kiu estis establita en 1931. Ĉirkaŭ 21,000 studentoj studas en la universitato kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj en la lando (precipe en la kampoj de inĝenierarto, komputiko, medicino, planado kaj dezajno) [1]. Universitataj diplomiĝintoj integriĝas en multaj industrioj inkluzive de TSMC kaj Applied Materials [2].
Universitato Cheng Kung estas la nura tajvana universitato kiu estas membro de tutmonda universitata reto.
Universitato Cheng Kung havas kunlaborajn interkonsentojn kun 251 institucioj kaj universitatoj tra la mondo. Studentaj interŝanĝaj interkonsentoj estis subskribitaj kun 98 eksterlandaj universitatoj, inkluzive de la Nacia Universitato de Seulo, la Teknologia Universitato Munkeno, la Universitato de Suda Kalifornio, Universitato de Lejdeno, Universitato de Kioto, la Nacia Universitato de Singapuro kaj la Universitato de Nova Sud-Kimrio.
Internaciaj rangigoj
- Ŝanhaja rangotabelo : 201-300 (2019)
- Times Higher Education : Loko 301-350 (2020)
- QS-Universitato Rangotabelo : 225 (2020) [3][4]
Referencoj
- ↑ National Cheng Kung University | Academic Ranking of World Universities - 2019 | Shanghai Ranking - 2019. Arkivita el la originalo je 2020-04-28. Alirita 2023-07-11 .
- ↑ 遠見2020年最新調查:企業最愛大學生TOP20出爐! | 遠見編輯部 | 遠見雜誌 (17 February 2020).
- ↑ QS World University Rankings by Subject 2020.
- ↑ QS University Rankings: Asia 2021 (angle) (2019-11-19). Alirita 2019-11-30 .