Raymond van het Groenewoud
Raymond van het Groenewoud | |
---|---|
Raymond dum koncerto en 2006
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en Schaarbeek |
Edz(in)o | Sigrid Spruyt |
Ĝenroj | kleinkunst |
Profesio | kantisto |
Aktivaj jaroj | 1973 - nuntempo |
Retejo | www.raymondvanhetgroenewoud.be |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Nico Gomez • Raymond Lolandson |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Patro | Josef van het Groenewoud |
Edz(in)o | Sigrid Spruyt (en) (2009–) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro pianisto gitaristo komponisto kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.raymondvanhetgroenewoud.be/ |
Raymond VAN HET GROENEWOUD (naskiĝis la 14-an de februaro 1950 en Schaarbeek) estas belga kantisto de amsterdamaj gepatroj. Li loĝis dum granda parto de sia junaĝo en Antverpeno. Li sin nomas ankaŭ "tekstpoeto", filozofo kaj klaŭno. Li estas konata kaj en Belgio kaj en Nederlando pro furorkantoj kiel Meisjes (Knabinoj) kaj Liefde voor muziek (Amo por muziko). Plej ofte li kantas en la nederlanda lingvo; fojfoje li miksas francajn frazetojn en la kantojn.
Raymond van het Groenewoud debutis komence de la 70-aj jaroj. Liaj tekstoj estas jen gajaj, jen ĵovialaj aŭ filozofaj. En 1980 Raymond ankaŭ en Nederlando famiĝis pro koncerto dum la festivalo Pinkpop kaj la furorkanto Je Veux l'Amour (Mi volas amon).
En 1990 li re-registris plej multajn de siaj antaŭaj kantoj por ilin povi eldoni kiel kolekto-diskon.
Raymond van het Groenewoud dum la pasintaj dek jaroj ĉiam estis la lasta kantisto de la Gentaj Festoj.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- Je moest eens weten hoe gelukkig ik was (1973)
- Ik doe niet mee (1975)
- Nooit meer drinken (1977)
- Kamiel in België (1978)
- Ethisch reveil (1979)
- Leven en liefdes (1981)
- Brussels by night (1984)
- Habba! (1984)
- Ontevreden (1986)
- Intiem (1988)
- Meisjes (het beste van) (1990)
- Sensatie (1992)
- RvhGBox 10 (1993)
- De minister van ruimtelijke ordening (1994)
- Walhalla (1995)
- Ik ben God niet (1996)
- Liefde voor muziek (dubbel CD)
- Tot morgen (1998)
- Het beste van (1974-1976) (1999)
- Een jongen uit Schaarbeek (2001)
- Ballades (2004)
Viddisko
[redakti | redakti fonton]- Live in Antwerpen (2004)