Ede Richter
Aspekto
Ede Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de aŭgusto 1852 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Nagybánya |
Morto | la 25-an de marto 1912 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Selmecbánya |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | oficisto arkivisto notario |
Ede Richter [riĥter], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Richter Ede estis hungara oficisto, arkivisto.
Ede Richter[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1852 en Nagybánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Baia Mare en Rumanio), li mortis la 25-an de marto 1912 en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Richter maturiĝis en luterana liceo en Selmec, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato de Vieno. Post la diplomo li havis financan postenon en Besztercebánya, pli poste li estis notario en Turócszentmárton. Ekde 1884 li estis arkivisto en Selmecbánya, ekde 1901 muzeestro kaj bibliotekestro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Utazás a szellemek birodalmába (1884)
- Selmeczbánya történetéből. A kurucz idők 1703-1711. (1903)
- Selmeczbánya (1906)