Stadiono Ĥalifa internacia
Aspekto
Stadiono Khalifa International | ||
---|---|---|
ملعب خليفة الدولي | ||
stadiono | ||
Situo | ||
Loko | Rajan Kataro | |
Geografia situo | 25° 15′ 49″ N, 51° 26′ 53″ O (mapo)25.26366451.448078Koordinatoj: 25° 15′ 49″ N, 51° 26′ 53″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Malfermita | 1976 | |
Posedanto | Futbala Asocio de Kataro | |
Kapacito | 50 000 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Stadiono Khalifa International (arabe ملعب خليفة الدولي) estas plursporta stadiono situanta en Kataro. Kun kapacito de 50 000 sidlokoj, ĝi estas unu el la plej grandaj stadionoj en kataro. Ĝi estas la ĉefa stadiono de la futbalteamo de Kataro kaj formas parton de Aspire Zone.
Ĝi estis dezajnita fare de la franca arĥitekto Roger Taillibert.
La stadiono gastigis la finalon de la Azia Pokalo 2011, la Atletikan Mondan Ĉampionecon 2019 kaj gastigos la matĉojn de Futbala Mondpokalo 2022.
Tiu stadiono estis kreita en 1976 kaj renovigita en 2005, ĵus antaŭ la Aziaj Ludoj en 2006.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Khalifa International Stadium | See You In 2022 Arkivigite je 2019-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Khalifa International Stadium en la franca Vikipedio.
|