Saltu al enhavo

Gurbanguli Berdimuĥamedov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:26, 12 dec. 2023 farita de Taylorbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Gurbangulj Mjalikulieviĉ Berdimuĥamedov
Гурбангулы Мяликкулиевич Бердымухаммедов
Antaŭulo Saparmurat Nijazov
Persona informo
Gurbanguly Mälikgulyýewiç Berdimuhamedow
Naskiĝo la  29-an de junio 1957 (nun 1957-06-29) (do nun 67-jara)
en Babarap, Turkmena Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Religio sunaismo vd
Nacieco turkmenia
Lingvoj turkmenarusa vd
Loĝloko Aŝgabato vd
Ŝtataneco Turkmenio (1991–)
Sovetunio (–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Turkmenia Ŝtata Medicina Universitato (–1979) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia (2013–)
Turkmena Demokratia Partio (–2013)
senpartieco Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mýalikguly Berdimuhamedow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ogulgerek Berdimuhamedowa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Serdar Berdimuhamedow Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gurbangulj Mjalikulieviĉ Berdimuĥamedov - ruse en cirila alfabeto Гурбангулы Мяликкулиевич Бердымухаммедов - estas turkmenia politikisto naskiĝinta la  29-an de junio 1957 (nun 1957-06-29)en Babarap, distrikto Gökdepe, oblasto Aŝgabato, Turkmena SSR, (nuntempe provinco Ahal, Turkmenio, do nun 67-jara). Ekde la 11-a de februaro 2007 li estas la ŝtata prezidanto de Turkmenio. Samtempe li estas gvidanto de la hegemonia ŝtata politika partio Turkmenia Demokrata Partio.

Vivo kaj profesio

[redakti | redakti fonton]

Berdimuĥamedov en 1979 finis studaton de dentokuracado en la ŝtata medicina altlernejo de Turkmenio kaj doktoriĝis. Ekde la jaro 1980 li laboris kiel dentokuracisto, pli poste li habilitiĝis en Moskvo.

De la jaroj 1990 ĝis 1995 li unue estis altlerneja asistanto de la profesoro pri terapia dentokuracado, pli poste docento kaj dekano de la dentokuraca fakultato de la medicina altlernejo de Turkmenio. De 1995 ĝis 1997 li estis direktoro de la centro pri dentokuracado de la prisana ministerio de Turkmenio, kaj ekde 1997 estis nacia ministro pri sano.

Ekde la jaro 2001 li estis vica ĉefministro de Turkmenio. Li estis persona dentokuracisto de la diktatore reganta ŝtatestro Saparmurat Nijazov.[1] En novembro 2006 li reprezentis Turkmenion en la KSŜ-pintkunveno en Minsko.

Kiam la ŝtatestro Nijazov mortis la 21-an de decembro 2006, Berdimuĥamedov transprenis la prezidon de la prepara komisiono por la entombiga ceremonio. Samtage la sekureca konsilio de Turkmenio nomumis lin provizora posteulo. La prezidantan baloton de la 11-a de februaro 2007 li finis kiel gajninto (89,23 % de voĉoj). La 14-an de februaro li per solena ĵuro transprenis la funkcion de kaj ŝtata prezidanto kaj registara gvidanto, do ĉefministro, de Turkmenio.

Post kiam li ekoficis, oni reduktis la personan kulton pri lia antaŭulo. Ekzemple Nijazov en la anglaj tradukoj de oficialaj gazetaraj komunikoj plu nomatas "fondinto de la nacio", sed ne plu Türkmenbaşy ("estro (kapo) de la turkmenoj"). Ankaŭ iuj aparte nekutimaj decidoj de Nijazov post ties morto estis malvalidigitaj, ekzemple en la eduka sistemo. La orumita statuo de Nijazov kun la „Arko de Neŭtraleco“, sur kies pinto ĝi staras, estas translokigata el centro de la ĉefurbo al randa distrikto.

Anstataŭe Gurbangulj Berdimuĥamedov ŝajne instaligas propran pripersonan kulton. Ekzemple okaze de sia 50-a naskiĝtago en 2007 li instigis ke li ricevu "patrolandan ordenon" aparte kreitan por tiu okazo, kaj ke li produktigis memormedalojn kaj aŭtobiografian libron festokaze.

En kritikaj amaskomunikiloj ĝis la morto de Nijazov multis onidiroj, ke Berdimuĥamedov povus esti eksteredza filo de Nijazov. Inter ambaŭ tamen estas aĝodiferenco de nur 17 jaroj, kio ne subtenas la onidiron.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/6346185.stm novaĵo de la brita korporacio BBC la 14-an de februaro 2007.