Geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj
La geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations geoscheme), kreita fare de la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, dividas la mondon en "makro-geografiajn regionojn" (kontinentojn)[1] kaj en subregionojn.
La skemo kreiĝis pro statistikaj bezonoj kaj uziĝas por statistikaj analizoj. La makro-geografiaj regionoj laŭeble aranĝiĝas laŭ kontinentoj (kun iuj esceptoj, pro tio ke ŝtatoj ne dividiĝu en plurajn regionojn kaj subregionojn: ekzemple la azia parto de Rusio kalkuliĝas kvazaŭ ĝi estus en "orienta Eŭropo", kaj la eŭropa parto de Turkio kvazaŭ esti en "okcidenta Azio"). Ene de tiuj grupiĝoj, pli malgrandaj geografiaj subregionoj kaj elektitaj ekonomiaj kaj aliaj grupiĝoj permesas pli detalajn analizojn.
Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, tiuj geografiaj dividoj ne signifu iun ajn aserton flanke de Unuiĝintaj Nacioj pri la politika aŭ alisenca aparteno de iuj ŝtatoj aŭ teritorioj.
Listo de la regionoj kaj subregionoj
[redakti | redakti fonton]- Afriko - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Afriko
- Ameriko - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ameriko
- Norda Ameriko *
- Latinameriko kaj Karibio
- * Tiuj tri subregionoj kune konsistigas la kontinenton Norda Ameriko.[1]
- Azio - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Azio
- Eŭropo - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Eŭropo
- Oceanio - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Oceanio
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj - Norma klasifiko de ŝtataj kaj areaj kodoj (angle). Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2010-01-23.