Saltu al enhavo

Novmaltusismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de la pentraĵo La kvara klaso, verko de 1901 de Giuseppe Pellizza da Volpedo (1868-1907). La pentraĵo aludas al proletaro, haviganto de la idaro kiu estis necesa al la ŝtatoj por elteni la infanterion de la armeoj (kanonkarno) kaj la abundan laboristaro nepra por la fabrikoj de la industria revolucio.[1]

La novmaltusismo estas demografia, socia kaj loĝantara teorio kiu konsideras la troloĝiĝon de la malriĉajlaboristaj klasoj kiel problemo por ties vivkvalito. La novmaltusismo naskiĝis fine de la 19a jarcento, inspirita en la revoluciaj movadoj de la sociala anarkiismo kaj de aliaj formoj de socialismo, rikoltas parte la loĝantaran teorion de Thomas Malthus -la loĝantaro kreskas pli ol la resursoj kaj povas okazi maltuskatastrofotroloĝiĝo, de tie la nomo-,[2] sed, diference de la maltusismo, ĝi konsideras la problemon ekde vidpunkto pri la malpliigo de la vivkvalito de la nombregaj malriĉaj personoj - kaj en la kazo de la novmaltusismo pli politikigita, la eboj de revolucio - kaj ne kiel problemo de nenecesa troloĝiĝo kiu tuŝus, laŭ Malthus, la Ŝtaton kaj pere de ĝi la stabilecon de la socia ordo kaj de ties elitoj.

Alia problemo, kiu estas aktuala kaj al maltusismo kaj al novmaltusismo, pri la kontrolo de la kresko de la populacio estas la konkurenco, kaj ekonomia kaj arema (armadkonkuro), inter la ŝtatoj kaj specife la superpotencoj. En moderna tempo, ekde la industria revolucio, ju pli granda estus la populacio kaj la laborforto des pli granda estos la landa ekonomio (la MEP), kaj la armeo. Malkreskto en la populacio de unu lando kompare kun kresko en tiu de la najbara lando povus sekvigi nedeziratajn politikajn konsekvencojn, kiel invado kaj malvenko en milito.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj