Thomas Malthus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Malthus
Persona informo
Thomas Malthus
Naskonomo Thomas Robert Malthus
Naskiĝo 13-an de februaro 1766 (1766-02-13)
en Westcott
Morto 23-an de decembro 1834 (1834-12-23) (68-jaraĝa)
en Bath
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Jesus CollegeUniversitato de KembriĝoAkademio Warrington vd
Familio
Patro Daniel Malthus vd
Patrino Catherine Graham vd
Gefratoj Mary Anne Malthus • Sydenham Malthus vd
Edz(in)o Harriet Eckersall vd
Infanoj Henry Malthus • Lucy Malthus • Emily Malthus vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • eseisto • statistikisto • demografo • anglikana sacerdoto • sociologo • matematikisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Malthusian growth model ❦
Maltusismo ❦
An Essay on the Principle of Population ❦
katastrofo de Malthus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Robert MALTHUS, en esperanto Tomaso Roberto MALTUSO (naskiĝis en Dorking, Britio, 1766 kaj mortis en Bath, Anglio, 1834) estis grava ekonomikisto kiu tre influis ekonomikon en sia tempo kaj ankaŭ aliajn sciencojn, kiel biologion, per Karolo Darvino, kiu aplikis liajn ideojn pri kresko de loĝantaro al natura mondo.

Idearo[redakti | redakti fonton]

Ties idearo aperis en la Eseo pri Populacio de 1798, kaj tiu kortuŝis la tiaman intelektularon. Laŭ Malthus la tutmonda loĝantaro (kaj de ĉiu lando) pligrandiĝis geometrie, dum la disponebla resursoj (ĉefe manĝaĵoj) pligrandiĝis nur aritmetike. Nepras pro tio la limigo de naskiĝoj. La metodoj estus: limigo aŭ prokrastigo de geedziĝoj, seksa nepraktiko, ktp. Tiu idearo rapide disvastiĝis tra la tuta intelektularo kaj multaj apogis tiujn bazajn ideojn, aliaj kritikis ilin, ktp. La daŭrigo de kelkaj el tiuj ideoj en postaj ideologiaj aŭ sciencaj esprimoj oni nomas “novmaltusanismo”.

Novmaltusanismo[redakti | redakti fonton]

Essay on the principle of population, 1826

Ĝenerale multaj intelektuloj kaj verkistoj komprenis la danĝerojn avertitajn de Malthus, sed plej parto malsamopiniis pri la aplikendaj metodoj. En 1823 Francis Place defendis la artefaritan kontrolon de la fekundeco, kiu estas en la bazo de la troa pliiĝo de la homa vivulantaro. Ankaŭ la ekonomikistoj James Mill kaj J. Stuart Mill defendis la kontraŭkoncipilojn kiel neperforta metodo por haltigi la troan kreskon de la populacioj. Ties celo estus la plialtigo de la salajroj. En 1854 la brita kuracisto George Drysale kunigis biologion kun demografio en siaj Elementoj de Socia Scienco, kio estus la unua verko tute novmaltusana. Eĉ oni fondis ligojn kaj asociojn por agi politike cele la legitimigo de la kontraŭcipiloj por kontroli (kaj ekhaltigi) la populacian pliiĝon kiu endanĝerigis la ekonomian bonfarton. Tiuj proponoj rapide levigis la kontraŭstaron de la konservativularo, kiu sentis danĝeron kontraŭ la religiaj tradicioj kaj kontraŭ la ekonomia bonfarto de la posedantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.