Aŭtovojoj en Hungario
Etoso
La unua planado okazis en 1942, sed la mondomilitaj cirkonstancoj baris la ekkonstruadon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Magyarorsz%C3%A1g_aut%C3%B3p%C3%A1ly%C3%A1i%2C_aut%C3%B3%C3%BAtjai%2C_gyorsforgalmi_%C3%BAtjai_%C3%A9s_kiemelt_f%C5%91%C3%BAtjai.png/500px-Magyarorsz%C3%A1g_aut%C3%B3p%C3%A1ly%C3%A1i%2C_aut%C3%B3%C3%BAtjai%2C_gyorsforgalmi_%C3%BAtjai_%C3%A9s_kiemelt_f%C5%91%C3%BAtjai.png)
La unua aŭtovojo konstruiĝis nur en 1964. Tio estis komuna parto de M1 kaj M7 ĉe rando de Budapeŝto. Post 2 jaroj M7 pretiĝis ĝis Martonvásár. Ekde 1975 oni uzis ĝin inter suda Balatono kaj Budapeŝto, sed samtempe oni ekkonstruis M1, kiu en 1977 atingis Győr. En 1978 nova aŭtovojo pretiĝis: M3 inter Budapeŝto-Gödöllő.
Laŭ la mapo videblas la jenaj aŭtovojoj:
- M0 ĉirkaŭ Budapeŝto
- M1 okcidenten Budapeŝto-Hegyeshalom(-Vieno)
- M15 (branĉo el M1) (Budapeŝto)-Rajka(-Bratislavo)
- M2 norden Budapeŝto-Vác
- M3 orienten Budapeŝto-Nyíregyháza-Vásárosnameny
- M30 (branĉo el M3) (Budapeŝto)-Miskolc
- M35 (branĉo el M3) (Budapeŝto)-Debrecen-M4
- M4 orienten Budapesto-Cegléd-Szolnok-Nagykereki(-Rumanio)
- M43 (branĉo el M5) Szeged-Nagylak(-Rumanio)
- M44 sud-orienten Tiszakürt-Békéscsaba
- M5 suden Budapeŝto-Szeged(_Beogrado)
- M6 suden Budapeŝto-Bóly
- M60 (branĉo el M6) Bóly-Pécs
- M7 Budapeŝto-Letenye
- M70 Letenye-Tornyiszentmiklós
- M9 (branĉo el M6) Szekszárd-Hajós