A. Darjuŝ Nemseĉi
Etoso
A. Darjuŝ Nemseĉi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1901 en Tabrizo |
Morto | |
Lingvoj | persa • Esperanto |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
A. Darjuŝ NEMSEĈI (naskita la 2-an de aŭgusto 1901 en Tabrizo) estis irana esperantisto, zoroastrano, tapiŝfabrikanto kaj komercisto. Li lernis Esperanton en 1920. Sian unuan leteron li sendis al UEA; respondo alvenis pro la tiama malregula poŝta servo kaj aliaj malfaciloj post unu jaro. De 1921 li estis delegito de UEA, de 1928 komitatano. Li vizitis la Universalan Kongreson 1928 en Antverpeno. Li fondis Esperanto-grupon en Tabrizo, eldonis persan lernolibron kaj verkis Esperanto-ŝlosilon.