Aben Humeya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ABEN HUMEYA)
Aben Humeya
Persona informo
Abén Humeya
Naskiĝo 1-an de januaro 1520 (1520-01-01)
en Válor
Morto 1-an de januaro 1569 (1569-01-01) (49-jaraĝa)
en Laujar de Andarax
Mortis pro hommortigo vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Memorigilo Aben Humeya
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aben Humeya estas la araba nomo sub kiu estas konata hispana morisko, kies kristana nomo estis Fernando de Córdoba y Válor kaj kies vera nomo estis Muhammad ibn Umajja.

Li naskiĝis en la jaro 1545 ĉe granada islama familio, laŭdire rektaj idoj de la kordovaj omejaj kalifoj, kiuj devis kristaniĝi post la konkero de Granado fare de la Katolikaj Gereĝoj Izabela de Kastilio kaj Ferdinando de Aragono. Pro la kunlaboremo kaj kristanigo de la familio la gereĝoj mem donis al ili la sinjor-landon de Válor, en tiu loko la familia sidejis, kaj pro tio ili estis konataj kiel Los Valoríes. Fernando de Córdoba y Valor estis membro de la Urba Konsilantaro de Granado.

Kiam en la jaro 1568, Filipo la 2-a malpermesis la arabajn lingvon kaj kutimojn, respektataj post la konkero de Granado en la jaro 1492, la moriskoj, islama enloĝantaro de Andaluzio, ribelis ĉe la Alpuharoj, sude de Andaluzio. Fernando de Córdoba y Válor aliĝis al la ribelo, li forĵuris sian kristanan kredon kaj li adoptis novan nomon Muhammad ibn Umajja. Dank´al la influo de sia familio li fariĝis la estro de la ribelado kaj oni proklamis lin reĝo. La ribelantoj luktis kontraŭ la kastiliaj trupoj komanditaj unue de la Markizo de Mondejar kaj poste de Juan de Austria, frato de la reĝo Filipo la 2-a. Unuamomente la moriskoj atingis gravajn venkojn pere de kiuj ili okupis kelkajn vilaĝojn kiel Berja en Almerio. Sed baldaŭ aperis konfliktoj inter la propraj ribelantoj. Kelkaj historiistoj asertas, ke Aben Humeya agadis despote kaj tiranie kaj fine li murdiĝis en sia palaco de la granada vilaĝo Lanjarón en oktobro 1569-a, kvankam aliaj asertas, ke murdis lin moriskoj pagitaj de la kastilia reĝo. Aben Aboo, kuzo de Aben Humeya, estis la nova reĝo sed la ribelado finiĝis en la jaro 1571-a kun la venko de la kastiliaj trupoj.

Unu el la plej konataj agadoj de Aben Humeya estas la organizado de la Moriskaj Ludoj. Laŭ la verkaĵo de la tiutempa historiisto Gines Perez de Hita, Aben Humeya kunvokis en la almeria vilaĝo Purchena en la monato septembro 1569-a renkonton de moriskoj por ludi sportojn kiel lukto, ŝton-levigo, kurado, ŝton-jetado… kun la celo levi la spiriton de la soldatoj kaj rekuperi antikvajn arabajn kutimojn. Ekde la jaro 1993 en la vilaĝo Purchena tiuj moriskaj ludoj estas organizataj ĉiujare kun la apogo de la Internacia Olimpika Komitato mem.