AS "Sud-Kazaĥstana Maŝinkonstrua Uzino"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AS "Sud-Kazaĥstana Maŝinkonstrua Uzino" (AS "SKMU")
АО «Южно-Казахстанский Машиностроительный Завод»
AS "Sud-Kazaĥstana Maŝinkonstrua Uzino" (AS "SKMU")
АО «Южно-Казахстанский Машиностроительный Завод»
negoco • entrepreno vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo Akcia Socio
Sidejo Aksukent, Turkistana provinco
Lando Kazaĥio
Estr(ar)o Ŝadinov Bejbut Abilasanoviĉ
Dungitoj 181 homoj (2021)
Bilanco maŝinkonstrua industrio
TTT [1]
vdr

Akcia Socio «SKMU» - plennomenklatura maŝinkonstrua uzino, sola en la Respubliko de Kazaĥstano liveranto de akvolevadiloj, maŝinoj por bestobredejoj kaj paŝtejoj, kaj ankaŭ nenormita ekipo por naftogazeligada kaj uranoeligada industrioj.

La entrepreno havas sekvajn tipojn de teĥnologia ekipo: metaloĉiza, premmaŝinoj, forĝeja, metalvara, termika, velda, por metalizado kaj kolorigo, por produktado de polimeraĵoj, por reciklado de gumo kaj plastoj.

La uzino havas plenan ciklon de produktado, komence de pretigaĵoj del' detaloj ĝis muntado de preta produkto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malfermita Akcia Socio «SKMU» estis fondita kiel rezulto de reorganizado MAS «Mankentsel'maŝ», kiu estis kreita en 1931. MAS «SKMU» estis registrita kiel mastruma subjekto je la 1-a aŭgusto de 2000 j. (Atesto № 13871-1958-АО). Post aldono de ŝanĝoj en teksto de Leĝo de Respubliko de Kazaĥstano "Pri Akciaj Socioj" la MAS ŝanĝis sian nomon al AS.

Tuta produktada areo de la uzino estas 560 000 m².

Produktejoj kaj departementoj[redakti | redakti fonton]

Meĥanika-muntada produktejo[redakti | redakti fonton]

Estas ekipita per specia aparataĵo, stabloj-aŭtomatoj kaj duonaŭtomatoj, stabloj kun PCS por prilaborado de detaloj.

Muntada produktejo[redakti | redakti fonton]

Lokas en aparta konstruaĵo. La produktejo konsistas sekvaj sektoroj: preparado, stampado, veldado, muntado, meĥanika, tubaro, du kolorigiziloj.

Termika sektoro[redakti | redakti fonton]

En termika sektoro oni farigas ĉementadon, hardadon en ŝaktaj kaj kameraj fornoj, malaltan kaj altan koncedon, normigadon kaj maljunigadon de detaloj.

Ankaŭ havas forĝan, metalvaran, galvanizan kaj sektoro pri recikligo de plasto kaj gumo.

Instrumenta produktejo[redakti | redakti fonton]

En la produktejo oni riparas aparataĵojn de ĉefa fabrikado, produktado de ĉiziloj, mezuriloj kaj akcesora instrumento, adaptiloj. Kune, instrumenta produktejo faras mendojn riparadi aŭtotransportan teĥnikon, faras grajnopitilojn, oleopremilojn, plenumas demandojn pri produktado de fornoj banejaj kaj hejtadaj, stabloj pri lignaĵado.

Energia produktejo[redakti | redakti fonton]

La produktejo faras riparadon kaj servadon de ĉiuj elektraj retoj del' uzino. En produktejoj de ĉefa fabrikado oni riparas elektromotorojn kaj elektrajn sistemojn de direktado de aparataro, faras mendojn pri bobenado de elektromotoroj. Riparadas kaj servadas uzinan pneŭmatikan sistemon.

Riparad-konstrua sektoro[redakti | redakti fonton]

Riparad-konstrua sektoro riparadas domojn kaj uzinajn konstruaĵojn, produktadas taron por pakado, faras mendojn pri popolaj porkonsumaj varoj kaj riparajn laborojn.

Transporta produktejo[redakti | redakti fonton]

Aŭtotransporta produktejo faras interproduktejajn transportadojn, transportadas materialojn, pretigaĵojn kaj kompletigaroj por ĉefa fabrikado. Faras mendojn pri riparado de aŭtotransporto, por transportadi ŝarĝojn. Uzina aŭtoparko inkludas aŭtogruojn, aŭtobusojn, mikroaŭtobusojn, ŝarĝaŭtoj ZIL-555, KAMAZ-5320 ktp.

Uzina produktaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Agrara teĥniko
  • Pumpiloj kaj akvolevadiloj
  • Varojn el polietileno
  • Teĥnikaĵoj kaj servadoj de naftogazeligadaj kaj uranoeligadaj kompanioj
  • Popolaj porkonsumaj varoj

Adreso[redakti | redakti fonton]

Respubliko de Kazaĥstano,
Turkistana provinco,
Sajrama areo,
160800, Aksukent,
Abaj Str., 1E,
Tel.: +7(72531)2-04-80, 2-29-08
Retpoŝto: yukmz@mail.ru
RNN 581100029114
BIN 000840002619

Referencoj[redakti | redakti fonton]